Jozef

Studnotoj       Genezo 37 - 45

La ĉefaj fidelaj homoj, kiujn la Biblio priskribas estas por ni utilaj ekzemploj, ne nur pro ilia fido, kiun ni strebas imiti, sed ankaŭ pro iliaj eraroj, kiujn ni devas eviti. Estas por ni kuraĝige rimarki, ke kiel ni, ili ne estis perfektaj:

Abraham - kvankam nomata 'amiko de Dio' kaj 'amata' (Jak.2:23, Jes.41:8), li montris mankon de fido pro timo de Abimeleĥ (Gen.20)

Jakob - priskribita kiel 'elektita de Dio' kaj iun, kiu Dio 'ekamis' (Jes.41:8, Mal.1:1-2, Rom.9:13), li trompis sian patron (Gen.27)

David - viro, kiun Dio diris estis 'laŭ Sia koro' (1Sam.13:14), adultis kaj murdis.

Pri Jozef, filo de Jakob tamen, la Biblio rakontis nenion malaprobinda. La historio pri li troviĝas en la lastaj ĉapitroj de Genezo, sed valoras unue legi la inspiritan komentarion pri li en la Psalmoj:

Psalmo 105:1-24 rimarku

  • Dio mem sendis Jozefon al Egiptujo v.17
  • Dio elprovis lin v.19

 

Genezo 37

v.2 - la fratoj, kiuj malbone kondutis estis Dan, Naftali, Gad kaj Aŝer, filoj de la sklavinoj

v.3 - la mikskolora vesto - preskaŭ ĉiu alia okazo, kiam la Biblio uzas tiujn hebreajn vortojn ili temas pri pastraj vestoj, tial plej verŝajne tiu vesto signifas, ke Jozef estis kalkulita la unue naskita de la familio. Kiel tio li respondecis pri ĝi, kaj agis kiel pastro. Konfirmo de tio troviĝas en 1Kron.5:2

v.4 - estas nature malami en tia situacio, sed ne ĝuste. Malameco povas konduti al murdo. Ni havas la ekzemplon de Kain, kiu murdis sian fraton Abel 'ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj' (1Jo.3:12).

Ni devas ĉiam batali kontraŭ niaj naturaj emoj.

v.5 - sonĝoj - Dio diris 'se iu el vi estas profeto de la Eternulo .... Mi parolas kun li en sonĝo' (Nom.12:6)

v.8, 10 - liaj fratoj kaj patro tuj komprenis la signifon sed ne agnoskis ke Dio sendis la sonĝojn

v.31 - tiel Jakob, kiu trompis sian patron, estis mem simile de siaj filoj trompita

v.36 - por sendi lin al Egiptujo Dio ne lin ordonis, eĉ nek al li parolis. Ĉio okazis tute nature kaj ĉiu kondutis laŭ sia karaktero. Tio montras kiel Dio povas fari sian volon sen forpreni ies liberan volon. Dio antaŭscias tion, kion la homoj faros sen devigante ilin ion fari. La suferon de Jakob kaj Jozef ni povas imagi. Pasos ĉ. 20 jaroj antaŭ ol ili denove renkontiĝos.

Genezo 39

Suferinte tiel nemeritite malĝuste, multaj homoj certe ribelus en sklaveco, paŭtus kaj malvolonte servus, sed Jozef ne tiel kondutis. Tute male! Elprovinta, kiel skribis la psalmisto, li laboris diligente kaj honeste tiel, ke Potifar 'vidis, ke la Eternulo estas kun li.' (v.3) Dum tiu periodo en la servo de Potifar li povis lerni la lingvon kaj kutimojn de Egiptujo, kiu estis utila preparo por la rolo, kiun Dio celis por li.

v. 7 - venis plua provo por li pere de la konduto de la edzino de Potifar, kaj li sukcesis rezisti tiun tenton. Dirante, ke tia 'granda malbonago' estus 'peko kontraŭ Dio', li montris la ĝustan sintenon, kiun ni devas kultivi.

Ni devas ĉiam memori, ke pekoj estas kontraŭ Dio, ne nur kontraŭ homoj.

v. 20 - oni povas nur konjekti kial Potifar ne tuj mortpunis lin; li estis nura sklavo. Ĉu li ne tute kredis la rakonton de sia edzino?

Tiel Jozef sin trovis en eĉ pli malbona situacio, kiel sklavo krimula en malliberejo. Ĉu li malesperis aŭ malgajis? Se jes, ne longe. Lia fido al Dio helpis lin denove konduti ne laŭ nature, sed tiel digne kaj trankvile, ke postnelonge li akiris la favoron de la estro. Pro tio, li denove fariĝis la ĉefulo.

Tio plaĉas al Dio, kiel Petro skribis, 'se bonfarante kaj sekve suferante, vi tion paciente elportas, tio estas laŭdinda antaŭ Dio.’ (1Pet.2:20)

Genezo 40

Jozef estis en la malliberejo almenaŭ tri jarojn, sed li ne perdis sian fidon al Dio. Li diris al la korteganoj, ke signifoklarigoj de sonĝoj apartenas al Dio (v.8), sed kaptinte la okazon peti helpon, li suferis pluan perfidon kaj devis atendi du jarojn. (41:1) Li kredis, ke Dio estas kun li, aranĝante ĉion, sed li devis esti tre pacienta.

Ni homoj ofte ne komprenas kial Dio ne agas pli frue, kaj preskaŭ ĉiu fidelulo en la Biblio devis lerni pacienci. Imagu, se Saraj, kaj Abram ne estis tiel malpacientaj, ke ŝi donis al li Hagaron, kiom da ĝeno ili estus evititaj! Dio ja agos, sed ne ĉiam tuj, nur je la ĝusta tempo.

Genezo 41

Kiam venis la ĝusta tempo, Dio agis. Sed kial tio estis la ĝusta tempo? Eble troviĝas indiko en v. 9 - 13. Rimarku, ke la vinistestro ne diris al Faraono 'vi' sed 'oni'. Tio povus signifi, ke tiu ne estas la sama Faraono kiel tiu, kiu regis kiam Jozef estis malliberigita. ('Faraono' estas titolo, kiel 'reĝo') Tiel Jozef sin trovis estro de la tuta Egiptujo.

Genezo 42

v. 7 - Ĉu eblas imagi la sentojn de Jozef kiam li subite vidis siajn fratojn kliniĝantaj antaŭ li? Tiel komencis la plenumo de liaj sonĝoj.

v.21 - La fratoj almenaŭ montris, ke ili havas kulpan konsciencon pri Jozef, sed kial ili ekpensis pri li tiumomente? Eble ili subkonscie lin rekonis.

v. 24 - kvankam li tiom suferis pro liaj fratoj, Jozef ne malamis ilin; tamen li iom provis ilin per sufero.

Genezo 43 & 44

La elokventa petego de Jehuda pri sia patro estas unu el la plej kortuŝaj en la Biblio. Tiel la fratoj montris, ke ili vere pentas kaj domaĝas sian patron.

Genezo 45

Jozef agnoskis, ke Dio lin sendis por savi la familion, sed estas rimarkinde, ke, krom la sonĝoj, ĉio okazis tute nature. Oni povus pensi, ke Dio forgesis Jozefon dum tiuj jaroj de sufero, eĉ punis lin, sed li komprenis, ke Dio fakte estas kun li kaj ĉion regas. Sufero ne estas puno por tiuj, kiuj fidas al Dio. 'Kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas.' (Heb.12:6)

Kiel Jozef lernis pri Dio por akiri tian fortan fidon? Povas esti nur per la rakontoj de Jakob pri siaj spertoj kaj la travivaĵoj de Abraham, Izaak kaj la prapatroj. Alivorte, li bone konis sian Biblion.

Alegorio

Kiam Stefano alparolis la Sinedrion (Ag.7), li celis, interalie, montri, ke la Izraelidoj ĉiam emas malakcepti tiujn, kiujn Dio sendas por savi ilin.Li uzis kiel ekzemplojn Jozefon kaj Moseon por montri, ke la judoj simile malakceptis Jesuon. Eblas trovi multajn similecojn inter Jozef kaj Jesuo:-

JOZEFJESUO
-paŝtisto-'Mi estas la bona paŝtisto' (Jo.10:11)

 

-la plej amata filo de sia patro-'Mia filo, la amata' (Mt.3:17, 12:18, 17:5)
-ricevis mikskoloran veston signifante pastrecon-' ... fidela ĉefpastro .. ' (Heb.2:17, 7:26)
-liaj fratoj lin enviis kaj malamis-' ... pro envio ili transdonis lin.' (Mt.27:18)
- ' ili malamis min senkaŭze’ (Jo.15:23-25)
- lia patro, ne komprenante 'konservis en la memoro' - lia patrino, ne komprenante 'konservis ... en sia koro' (Lk.2:51)
- la patro sendis lin al liaj fratoj, kiuj volis lin mortigi- en la parabolo la kultivistoj murdis la filon (Mt.21:33-39)
- metita en puton, kiu poste estis trovita malplena- metita en tombon, kiu poste estis trovita malplena (Lk.24:3)
- Jehuda vendis lin por 20 arĝentaj moneroj-Judas (greka formo de Jehuda) vendis lin por 30 arĝentaj moneroj (Mt.26:14-15)
- suferis senkaŭze pro la pekoj de aliuloj- 'suferis pro vi ... pekon li ne faris'
- 'li estis vundita pro niaj pekoj ..' (1Pet.2:21-24, Jes.53:5)
- en malliberejo 3 jarojn-en la tombo 3 tagojn
- kondamnita kun 2 krimuloj ... unu mortis, la alia estis savita-krucumita kun 2 krimuloj ... unu mortis, la alia saviĝis (Lk.23:39-43)
- post liberiĝo li ricevis novan veston- post releviĝo li ricevis senmortecon (Apok.1:18)
- komencis labori ĉ. 30 jaraĝe (eblas kalkuli tion per la aĝo de Jakob)- komencis prediki ĉ. 30 jaraĝe (Lk.3:23)
- ricevis aŭtoritaton super la tuta lando- ricevis aŭtoritaton super la tuta tero (Mt.28:18)
- Dio sendis lin por savi sian familion- '.. la Patro, kiu min sendis ..', '..li savos sian popolon de ilaj pekoj' (Jo.14:24, Mt.1:21)
- ĉiuj devis genuiĝi antaŭ li- '.. Dio tre alte superigis lin ..', ' ..kliniĝu ĉiu genuo .. ' (Filip.2:10, Ps.72:11)
- nur Faraono estis super li- nur Dio estas super Jesuo (1Kor.3:23,15:28)
- liaj fratoj ne rekonis lin- la judoj 'ne konis lin' (Ag.13:27)
- rekoninte lin, la fratoj pentis kaj ploris- je lia reveno la judoj rekonos lin, pentos kaj ploros (Zeĥ.12:10-14)
- li pardonis ilin- 'Patro, pardonu ilin ...' (Lk.23:34)
- provizis panon al homoj el ĉiuj landoj- 'Mi estas la viva pano ..se iu manĝos .. tiu vivos eterne .. ' (Jo.6:51)
- donis novajn vestojn al siaj fratoj- donos senmortecon al la kredantoj (1Kor.15:53-54, Jo.6:39,40,44)

 

Eblas trovi eĉ pli similecojn, sed estas jam evidente, ke la vivo de Jozef, kvankam historio, estas ankaŭ parabolo aŭ alegorio, same kiel eventoj pri Abraham (Gal.4:21-26), Moseo kaj aliaj. Jesuo diris, ke la Skriboj 'atestas pri mi.' (Jo.5:39) Se ni memoras tion kiam ni legas, ni trovos trezorojn. Legante la Biblion, valoras ĉiam demandi 'pri kio tiu memorigas min?'

Ni finu per la vortoj de la anglo William Tyndale, kiu laboris dum jaroj por traduki la Biblion en la anglan lingvon. Fine li estis murdita pro sia forta deziro doni al ĉiuj la eblecon legi por si mem la vorton de Dio.

'La Skriboj fontis de Dio kaj fluas al Kristo kaj estis donitaj por konduki nin al Kristo. Vi do iru laŭ la Skriboj kiel laŭ linio, ĝis vi alvenu al Kristo, la vojaĝfino kaj ripozejo.'

Jean Field

Attachments

 • Jozef.pdf (84546 bytes)