Ijob – la problemo de sufero
Preskaŭ ĉiuj homoj iam
luktas kun la problemo de sufero. Kial tiu aŭ ĉi tiu homo suferas
dum alia ŝajne ne; ĉu ili tion meritas pro ia malbonago? Kial Dio
permesas tiom da sufero? Ni scias, ke sufero alvenis en la mondon pro
la peko – bone; tio estas komprenebla, sed ne klarigas kial unu
homo suferas pli ol alia. Por helpi nin kompreni la aferon laŭ la
vidpunkto de Dio ni havas la rakonton pri Ijob.
Ĉi tiu libro estas unu el la
‘saĝo’ verkaĵoj, kune kun la Psalmoj, la Alta Kanto de Salomono
k.t.p. verkitaj dum la tempo de la reĝoj kaj poste, kvankam ŝajnas,
ke Ijob mem vivis ĉirkaŭ la tempo de Abraham. Krom la rakontoj je
la komenco kaj la fino, ĝi konsistas el disputo inter Ijob kaj liaj
tri amikoj, verkita en poema stilo (Estas malfacile imagi, ke homoj
fakte parolus tiom longe kaj elokvente dum tia kolera disputo!) kaj
fine Dio mem tre drame intervenis.
Por ekkompreni la aferon ni
notu kion Dio mem diris pri Ijob. En Jeĥezkel 14 Dio diris, ke
Izrael tiom pekis, ke Li intencas detrui ilin kaj, ke eĉ se Noa,
Daniel kaj Ijob estus en ĝi ili savus nur sin mem (v.14-20). Tio
montras kiel alte Dio taksis Ijobon. En la komenco de la rakonto pri
Ijob la Eternulo lin priskribis kiel “...
honesta, justa, diotima kaj evitanta malbonon”
(1:8), kaj je la fino Li admonis la tri amikojn, ke ili “...
ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.” (42:7)
La rakonto
La kredantoj (filoj
de Dio) venis antaŭ
(la anĝelo de) la Eternulo, kaj inter ili estis iu kontraŭulo (Heb.
satano). La Eternulo atentigis tiun pri la bona karaktero de Ijob,
sed la kontraŭulo akuzis Ijobon, ke li nur timas Dion pro tio, ke
Dio donis al li tiom da benoj. La Eternulo permesis al tiu kontraŭulo
provi Ijobon per la forpreno de ĉiuj el ties havaĵoj, eĉ liaj
gefiloj kaj sano. Malgraŭ ĉio tio Ijob ne blasfemis Dion aŭ “pekis
per siaj lipoj.”
(2:10)
Estas notinde, ke tiu
kontraŭulo ne plu aperas en la rakonto; estis Dio mem, kiu venigis
sur Ijob tiujn afliktojn: “...
vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe.”
(2:3) Ne gravas do,
kiu li estis; Ijob komprenis, ke estas la Eternulo, kiu afliktas lin.
La interdiskuto
La
tri amikoj de Ijob venis por konsoli lin. Jen mallonga resumo de la
paroloj:
Ijob – Estus pli bone se mi
eĉ ne naskiĝis.
Elifaz – Kial vi plendas? Dio
punas nur la malpiulojn. Submetiĝu do, kaj ĉio estos en ordo.
Ijob – Dio venigis sur mi
tian suferon; ĉu mi ne kriu? Diru al mi kion mi faris por meriti
tion. Ĉu mi ne atendu helpon de miaj amikoj? ‘Dio, kial Vi tiel
suferigas min?’
Bildad – Dio ne faras
maljuston; nur la malpiuloj suferas. Se vi estis pura kaj pia ĉio
estus bonstata.
Ijob – Mi scias, ke Dio estas
ĉiopova; mi ne povas postuli Lian respondon. Eĉ kvankam mi ne
meritas tian punon mi ne povas al Dio respondi. Mi demandas ‘Diru
al mi pro kio Vi malpacas kontraŭ mi. Ĉu Vi ne min kreis? Kial?’
Cofar – Fakte Dio punas vin
malpli ol vi meritas! Ĉesu viajn malbonagojn kaj petu pardonon;
tiam ĉio estos en ordo.
Ijob – Mi bone scias, ke Dio
regas ĉion – eĉ la bestoj tion scias, tamen mi volas disputi kun
Li ĉar mi estas senkulpa. Vi mensogas kiam vi min akuzas.‘Dio, mi
petas Vin, forprenu de mi Vian manon, kaj sciigu min pri miaj krimoj
kaj pekoj.’
Elifaz – Viaj propraj vortoj
kondamnas vin. Mi scias, ke nur la malpiuloj suferas.
Ijob – Se vi estus en mia
loko mi konsolus vin, sed, anstataŭ ol konsolante min vi akuzas
min. Mi suferas, kvankam mi ne perfortigis kontraŭ iun. Dio mem
decidos inter ni.
Bildad – Ne parolu tiel! Nur
la malpiuloj suferas kaj ili fine neniiĝos.
Ijob – Kiom longe vi
malhonoros min? Estas Dio, kiu faras al mi maljustecon. Ĉiuj
malestimas min, eĉ mia edzino – kompatu min!
Cofar – Ĉu vi ne scias, ke
de eterne estas la malpiulo,
kiu suferas la punon de Dio?
Ijob – Aŭskultu! Fakte ne
estas tiel. La malpiuloj vivas tute ĝoje kaj senprobleme. Ili ne
adoras Dion sed tamen prosperas. Ĉu vi ne scias, ke kaj piuloj kaj
malpiuloj, kaj riĉaj kaj malriĉaj kune kuŝos en la tombo? Viaj
‘konsoloj’ enhavas maljustaĵojn.
Elifaz – Ĉu gravas al Dio se
vi estas pia aŭ malpia? Dio vin punas, tiel sekvas, ke vi ege
pekis! Ĉesu vian malpiaĵon kaj vi estos savita.
Ijob – Se nur mi povus trovi
Dion mi prezentus al Li mian argumenton, kaj Li liberigus min. Fine
la malpiuloj ja falos, sed kial ne tuj?
Bildad – Homo ne povas esti
prava antaŭ Dio.
Ijob – Vi ne helpas. Mi
neniam mensogos. Mi scias,
ke mi ne faris tiujn pekojn pri kiuj vi min akuzas.
[Sekvas ĉapitro 28 pri
saĝeco: nur Dio scias kie troviĝas saĝeco.]
Se nur estis al mi kiel
antaŭe, kiam oni estimis min. Nun ĉiuj mokas min. Mia korpo
afliktiĝas; mi krias sed Dio ne aŭskultas. Mi scias, ke mi estas
senkulpa. Jen mia fina vorto.
Elihu, junulo intervenis kun
sia opinio:
Neniu el vi trovis respondon.
Ijob pretendas esti malkulpa, sed li akuzas Dion pri maljusteco kaj
blasfemas. Dio ĉiam punas la malpiulojn. Ne malutilas al Dio se vi pekas, kaj se vi estas virta,
tio ne donas ion al Li. Pripensu kiel granda, justa kaj ĉiopova Li
estas. Pripensu Lian kreitaĵon mirindan; Lin ni ne povas kompreni,
tial homoj Lin respektegu.
Estas evidente, ke Ijob, la tri
amikoj kaj Elihu ĉiuj kredis, ke se Dio afliktas iun sekvas, ke tiu
estas pekanto. Pro tio la amikoj, malgraŭ ĉio la evidenco kontraŭa,
decidis, ke li multe pekis, dum Ijob bone sciis, ke li ne pekis. Tiel
la diskuto fariĝis ĉiam pli kolera, Ijob protestante sian senkulpon
kaj la amikoj tute rifuzante kredi lin. Tia estas la homa naturo! Oni
povus diri ‘havante tiajn amikojn, kiu bezonas malamikojn?’
Por la amikoj la afero estis
simpla, sed por Ijob ne. Li ne nur suferis pro la perdo de ĉio kaj
pro la malsano, sed pro la malestimo kaj akuzoj de ĉiuj homoj, kaj
li ne komprenis kial. Li kriis al Dio, ke Tiu klarigu, kompatu,
pardonu; li petegis interulon; en sia aflikto li eĉ sugestis, ke Dio
ŝajne agis maljuste, kvankam li agnoskis, ke Dio ja estas justa.
Dio intervenis
Subite, post kiam la disputo
atingis plenhalton, okazis ŝtormo, kaj la Eternulo ekparolis al
Ijob. Oni povas imagi kian ŝokon tio estis por ĉiuj. Nun Dio mem
faris demandojn en tre elokventa, majesta priskribo de Sia kreitaĵo
– demandojn al kiuj Ijob agnoskis, ke li ne povas respondi
(40:1-5). Denove la Eternulo provokis lin respondi ĉu li kuraĝas
akuzi Dion por sin pravigi (40:6-14). Fine Ijob agnoskis, ke li
parolos pri “aferoj,
kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.”
(42:3) Li sin riproĉis kaj pentis.
Oni povus supozi, kaj verŝajne
la amikoj ja supozis, ke tiam Dio postulos, ke Ijob faru bruloferon.
Tute male! La Eternulo koleris al la tri amikoj kaj ordonis, ke ili
faru bruloferon kaj, ke Ijob preĝos por ili por ke Dio ne ilin punu.
Kial? Ĉar “... vi
ne parolis antaŭ (pri)
Mi tiel ĝuste, kiel
Mia servanto Ijob.” (42:8)
Ŝajnas esti en ĉi tiu
rakonto iuj pensigaj aferoj, ekzemple: kvankam, post tiom da
afliktoj, Ijob estis kontenta kaj ricevis eĉ pli da benoj de Dio, li
fakte ne ricevis ian ajn klarigon. Dio neniam respondis al liaj
demandoj pri kial li tiom senmerite suferis. Tio estas grava leciono
por ni ĉiuj. Ni estas nur homoj; ni povas paroli al Dio sed ni ne
rajtas postuli ion; Dio ne devas fari al ni klarigon. La profeto,
Ĥabakuk simile kiel Ijob, plendis al Dio pri maljusteco, kaj ankaŭ
al li Dio ne klarigis kial Li ne punis la malpiulojn; Li nur diris,
ke tio okazos en la ĝusta tempo. Ĥabakuk ekpensis pri tio, kion Dio
jam faris, pri Lia potenco, kaj estis kontenta ĝoji pri la Eternulo.
Por Ijob sufiĉis, ke “...
nun mia okulo Vin vidis.” (42:5)
Ĉu li fakte vidis la Eternulon? Ne, sed li pli bone komprenis; li akiris pli vastan perspektivon
de la grandeco de Dio. Li lernis, ke li devas fidi al Dio, kio ajn
okazos, kaj ĉu aŭ ne li komprenas la kialon.
Alia pensiga afero estas kiel
volonte Ijob konsentis esti interulo inter siaj amikoj kaj Dio, por
ke Dio ne punu ilin. Li havis kaŭzon esti indigna pro iliaj
malĝustaj akuzoj, sed ne; li tuj pardonis ilin.
Se temas pri la akuzo kontraŭ
la amikoj - kion ili parolis pri Dio, kiu fakte estas malĝusta? Ili
agnoskis, ke Li estas ĉiopova kaj justa, sed ili (ankaŭ Elihu)
diris, ke ne gravas al Li se la homoj estas piaj aŭ malpiaj (22:3).
Tio absolute ne estas vera. Dio amas la homojn kaj deziras, ke ili
estu savitaj; Li ĉagreniĝas kiam ili sinturnas for de Li. Tio
fariĝas pli kaj pli evidenta tra la Nova Testamento, kaj kiam venis
Jesuo, ĉiuj el ni povas diri ‘nun mia okulo Vin vidis.’ En la
Sinjoro Jesuo ni vidas la karakteron de Dio - Jesuo, kiu ploris pri
Jerusalem ĉar ili ne volis, ke li savu ilin (Lk.13:34).
Kiel Jesuo lernis akcepti, ke
li devos senmerite tiom suferi? Ni ne povas esti certaj, kompreneble,
sed oni povas imagi la junan Jesuon dum li plenkreskiĝis,
konstatante tion, kion li devos travivi por plenumi la volon de sia
Patro. La rakonto pri Ijob estus helpa por li ĉar li, eĉ pli ol
Ijob, estis senkulpa, tamen suferis. Lia popolo malakceptis lin kaj
fine murdis lin, tamen li, kiel Ijob, fariĝis ne nur interulo sed la
vojo de pardono por iu, kiu al li kredas.
Kiam ajn do ni suferas, ni
povas sin kuraĝigi sciante, ke Dio ne punas nin – tute male. Per
sufero Dio instruas nin por ke ni fidu al Li. Kiel Ijob ni pli
profunde komprenos Dion. Kiel Jesuo, ankaŭ ni povos lerni obeon per
tio, kion ni suferas (Heb.5:8). Jakobo, skribante pri sufero
instruis, ke oni ne murmuru: “...vi
aŭdis pri la pacienco de Ijob ...”
(Jak.5:11). Paŭlo klarigis, ke kredantoj “...
praviginte per fido ... havu pacon kun Dio ... ĝoju pro espero ...
kaj krome ni ĝoju
ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon ...”
(Rom.5:1-3). Se ni
vere fidas al Dio, anstataŭ ol diri en aflikto ‘Kial? Kial? Kial?’
ni sin demandu ‘Kion Dio intencas, ke mi lernu per tio?’ Ni
pripensu pri Ijob kaj eĉ pli grave, pri Jesuo, kaj preĝu; tio
helpos nin elteni ion, kiu okazas. Ni scias, ke fine:
“... Dio forviŝos ĉiun
larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos
funebro, nek plorado, nek doloro ... Mi faras ĉion nova.”
(Apok.21:3-5)