VIVO KUN ALKOHOLISMO
ANTAŬPAROLO
Jam estas la tempo alfronti la problemon de alkoholo en nia
komunumo. Ĉirkaŭ 14 milionoj da amerikanoj havas problemojn pro alkoholo
(1). En 43% da amerikaj familioj unu el la familianoj estas alkoholulo (2). En
Ameriko la laborkapablo de 10% da laboristoj suferas pro alkoholismo. Eĉ
pli malbone statas la afero en Rusio kaj aliaj landoj de Orienta Eŭropo.
Se ajna alia malsano influus nacion tiel, kiel influas alkoholismo, estus
anoncita nacia krizo. Fakte, alkoholismo estas grandega kaj en signifa grado
kaŝita problemo. Tio, ke ni estas dediĉitaj kristanoj, ne faras nin
imunaj de tiu ĉi problemo. Ĉi tio signifas, ke multaj kristanoj kunvivas
kun alkoholuloj, kiuj estas iliaj parencoj kaj karaj por ili homoj. Tiu ĉi
mesaĝo estas adresita al ili; ĝi ne estas helplernilo kuraci
alkoholismon mem.
Mi
ne opinias min tute kompetenta por verki tiun ĉi studon. Mi
neniam estis alkoholulo, neniam havis problemojn pri alkoholo. Mi
kreskis en la
familio, kie alkoholaĵojn oni trinkis, sed neniam trouzis ilin. Mi
loĝas kun edzino, kiu ankaŭ uzas alkoholaĵojn nur modere.
Plejparte mi loĝas en malriĉaj landoj, predikante tie la Vorton de Dio;
la plej grandan parton de mia plenaĝa vivo mi travivis en eks-Sovetio.
Ĝuste
en tiuj landoj la procento da alkoholuloj estas la plej alta en la
mondo. Mi
predikas al diversaj homoj – kiel regulo, mi laboras individue, kaj
alkohola
problemo aperis multfoje. Mi sentas la ŝarĝon de la slava mondo, kie
alkoholo estas nia la plej granda malbeno. Multfoje mi vidis tion, kio
estas
kaŝita de fremdaj okuloj: malhonoron, doloron kaj disfalon de familioj,
kiuj estis devigitaj vivi kun tiu ĉi problemo. Homo ĉiame trinkanta
alkoholaĵon,
eĉ “moderkvante”, kaŭzas al la socio grandan malprofiton. Rezulte, en
1990 mi decidis por mi mem, ke mi tute ne trinkos alkoholaĵon. Por mi
ne
estas malfacile plenumi mian promeson. Sed alkoholuloj ne povas drinki
"moderkvante". Ili devas ne drinki tute. Mi havas multe da
amikoj-krisanoj, kiuj estas alkoholuloj. Se mi amas ilin, mi devas agi
tiamaniere: mi devas diri al ili: "Atentu min. Vi povas vivi
sen
alkoholo. Tute. Mi ne drinkas, neniom. Mi ne drinkas post via spino,
kiam vi ne
povas vidi min. Mi ne drinkas tute. Mi estas kun vi. Neniam trankviligu
vin, ke
vi povas drinki "moderkvante", pro tio, ke mi mem tion faras. Mi ne
faras tion". Tio estas mia persona kompreno de la vortoj de Paŭlo
relate al tio, ke ni devas ne fari tion, kio, kvankam ne kontraŭas al
nia
konscienco, estas ŝtono de falpuŝiĝo por aliaj homoj. Liaj
vortoj en la Epistoloj al la Romanoj kaj al la Korintanoj montras, ke
ni devas ne fari ion ajn, publike aŭ malpublike, kio povas instigi
kredantan homon iri returne al antaŭaj kutimoj, kiuj estis pekaj. En la
unua jarcento tio estis idoladorado kaj cetero. Por ni, aŭ almenaŭ por
mi, ĉar mi loĝas en Orienta Eŭropo, tio estas alkoholo. Pli bone
do ne fari tion, kio kuraĝigus kredanton, “por kiu Kristo mortis”, iri
returne al peka vivmaniero. Jen kio estas skribite en la Malnova
Testamento: antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon – tio estas, ne faru tion,
kio
kaŭzos al iu falon. "Ni donu en nenio okazon por maledifon" (2 Kor
6:3-4). Eĉ dum mia edziĝfesto nur mi sola ne trinkis
alkoholaĵojn – nek unu gluton. Tion mi diras ne por fanfaroni. Ĉi tio
ne estas por mi ofero. Mi ne instigas pri tuta sindeteno, eĉ kvankam
tio
estas mia pozicio, mia persona konvinko (3). Mi diras pri tio nur tial,
ke mi
scias, kiel multe da miaj amikoj kaj iliaj familianoj suferas pro
alkoholismo.
Tiujn ĉi vortojn mi skribas ne nur por alkoholuloj, sed ankaŭ por
iliaj familianoj, amikoj kaj por ĉiuj homoj, kiuj legos tiujn ĉi
liniojn. Mi volas, ke vi ĉiuj ekkonsciu tion, kion mi vidis…
malfeliĉojn, plagan situacion, en kiu vi estas. Tio maltrankviligas
min,
kaj pro tio mi ne trinkas alkoholaĵojn jam dum 14 jaroj (krom la vino
dum
dispecigo de pano).
Kun preĝo tiujn ĉi liniojn skribis
Dankan Hister
PO Box 90, Riga 1007, Latvio
info@carelinks.net
www.carelinks.net
1.
KOMPRENI LA ALKOHOLULON
1.1 ENKONDUKO
Kutime ni koncentras nian atenton nur sur la simptomoj de la
problemo. Via edzino drinkas. Pro tio ŝi ne prizorgas la infanojn, havas
problemojn pri mono. Ŝia atento ĉiame estas allogita al la botelo,
sed ne al vi, aŭ al iu alia. Sed por savi ŝin, la edzo devas provi
kompreni ŝin. Ne necese kompreni kial
ŝi estas alkoholulino –
tio estas neatingebla eĉ por la plej bonaj fizioterapistoj. Eĉ la
Sankta Biblio nenion diras pri tio. Sed li devas kompreni, kion ŝi
sentas, estante
alkoholulino.
1.2 NEADO
Neado estas la ŝlosilo al alkoholismo. Alkoholismo estas
malsano, kiun alkoholuloj mem ne enkalkulas kiel malsanon kaj ili ne kredas, ke
malsanas je ĝi. Alkoholismo kondukas al mensa, korpa kaj morala degradado,
kaj je la unua stadio de la malsano vin lasas honesteco. Dekomence vi mensogas
nemulte… Kaj antaŭ ĉio, la drinkemulo mensogas al si mem:
Mi drinkis nur dufoje…, mi ne drinkis la tutan semajnon…, mi ja ne
drinkas tiom multe, kiom drinkas… (Tom,, Sergeo, Svetlana, Sara…).
Pli
poste drinkemulo komencas trompi tiujn, kiuj estas ĉirkaŭ
li. Ĉiun provon interparoli kun li pri tiu ĉi problemo li malakceptas.
Kaj tiam tuj ekestas morala demando. Mensogado estas peko. Ni scias el
la Sankta Skribo, ke la koro de nepentinta homo estas nefidinda (Jer
17:9). Nia interna
"diablo" estas trompo. Per trompo ni enigas nin mem en pekon. Iafoje ni
eĉ ribelas kontraŭ Dio kaj Liaj vojoj. Ni diversmaniere pravigas
niajn agojn, konvinkas nin mem, ke ni estas aparta okazo, ke en nia
okazo nia
konduto estas ĝusta. Do, alkoholismo komenciĝas per mensogo rilate al
ni mem, al Dio kaj al homoj. La alkoholulo pli kaj pli eniras en tiun
ĉi
staton, ĉar liaj ĉirkaŭantoj finfine subtenas lin. Ili mensogas pri
kiom li drinkas, kaj ili penas trovi pravigon al liaj agoj. Senkonscie
li
kreas al si subtenoreton, kiu helpas al li daŭrigi drinkadon. Tio ne
signifas, ke ĉiuj ĉirkaŭ li estas kulpaj. Ili trafis la
sindromon de rano – rano elsaltos el bolanta akvo, se oni enĵetos ĝin
tien. Sed se ranon oni metas en malvarman akvon kaj malrapide
plialtigas la
temperaturon de la akvo, ĝi restos en la iom post iome ekboliĝanta
akvo ĝis kiam ĝi mortos. Ĉirkaŭantoj devas helpi al alkoholulo,
komprenigante al li lian situacion. Estas reale, ke homo povas reveni
al sia
normala vivo – al vivo laŭ la intenco de Dio., kaj tio estos granda
progresa ŝanĝo. Iu aparta danĝero de la malsano estas en tio, ke
li iros plu laŭ la vojo nedestinita al ni de Dio. Komplikeco de la
malsano
estas en tio, ke alkoholismo delogas homon de la realeco. La alkohoulo
koncentras sian atenton sur specifaj detaloj – "mi ne manĝis
manĝaĵon de la infanoj, sed vi kulpas min pri tio… mi ne faris tion…
vi havas monon en via monujo… mi trinkis bieron, sed ne vodkon… mi
trinkis
kontraŭ mia mono… min trafis malfeliĉo…". Tamen ĉiuj tiuj
kaj similaj al ili eldiroj venas nur de deziro deflankiĝi de la
realeco.
"Venante al la vero", en la pli vasta senco de tiu diro, estas la
esenco de resanigo. Alkoholismo estas baze malsano de la animo, pereo
de la
personeco; kuraci alkoholismon signifas transformigi la personecon laŭ
la
bildo de Dio.
Dum
la malsano progresas, alkoholuloj pli kaj pli mensogas, kaj pli
kaj pli da homoj iĝas enigitaj en tiun reton de malvereco. Jen tial
alkoholismo estas grava peko, pri kiu avertas la Biblio. Nia Patro
atendas de ni komprenon kaj bonan konduton, kiu kontrastas al trompo
kaj
mensogo. Li vidas nin ĝisfunde, kaj se ni fidas al tio, ni devas esti
"travideblaj" antaŭ Li. La alkoholulo mensogas por havi eblecon
aĉeti alkoholaĵojn, kaj ankaŭ por havi lokon kaj tempon por
drinki. Unu mensogo ĉiam tiras post si alian, kaj alkoholulo mensogas
eĉ tiam, kiam li tion ne bezonas. La kutimo iĝas mania. Ĝuste al
tia konduto devas esti direktita kuracado de la alkoholulo – ne nur al
la
bezono ĉesigi lin drinki.
Klasika eraro de tiuj, kiuj zorgas pri alkoholuloj estas tio, ke ili
penas devigi la alkoholulon "promesi neniam drinki denove". Certe, la
alkoholulo promesas, sed poste li malplenumas siajn promesojn, ĉiamaniere
elturniĝante por pravigi kaj defendi sin. Kaj ĉio ripetiĝas
denove kaj denove. Tio, ke la alkoholulo ne povas teni siajn promesojn, estas parto
de alkoholismo, ĝis post la stadio de neado. La neplenumitaj promesoj
elvokas en la alkoholulo malamon al si mem; tio ankaŭ estas kialo, pro kiu
li aŭ ŝi denove komencas drinki. Kaj la problemo plidaŭriĝas.
Estas tre malfacile kompreni, kial homoj iĝas alkoholuloj. La kialoj
kvazaŭ forglitas de ni. Tamen, se ni scias la kialon de okazintaĵo,
ni pli facile venkas la problemon. La "mistero" mem de alkoholismo
estas unu kialo, pro kiu estas malfacile akcepti, ke oni malsanas. Kaj tion
necesas komprenigi al la alkoholulo kun amo. Necesas forgesi pri
"kial", se forestas reala ebleco trovi la kialon de la
malsaniĝo. La realeco estas en tio, ke la alkoholulo estas alkoholulo.
Akcepti la neklarigeblan helpas al alkoholulo turni sin al Dio. Lin allogas la neklarigebla
"alta forto", pri kiu anonimaj alkoholuloj parolas en la grupoj,
nomitaj "Dek du paŝoj". La mistero de alkoholismo devigas ilin
turni sin al Dio. La neklarigeblan necesas akcepti. Ĝuste pro tio la psikiatro-ateisto
Karl Ĝung agnoskis sin nekapabla kuraci alkoholismon. Ĝi estas ekster
medicino kaj ekster psikologio. Sperto de lukto kun la peko/malsano instruas, ke
"la vojoj de homo estas ne laŭ lia volo, ke homo iranta ne povas
libere direkti siajn paŝojn" (Jer 10:23). Kaj tio klarigas, kial
eĉ nekredantaj alkoholuloj ofte havas pli klaran spiritan komprenon dum
sia lukto kun la malsano. Ni devas uzi la veron de Dio por subteni tiujn
ĉi luktantajn virojn kaj virinojn kaj helpi al ili eksenti bezonon de Dio
kaj Lia Vero.
Rememoru, ke alkoholismo ne havas limojn. Al ĝi inklinis
ĉiuj, de prezidanto ĝis kamparano. Estas sciate, ke alkoholo influas
al virinoj pli forte, ol al viroj. Oni rimarkis, ke ĉar virinoj-alkoholulinoj
havas pli multe da sociaj malfacilaĵoj ol viroj, ili pli malfacile
liberiĝas de la stadio de "neado". Iliaj familianoj devas
ĉiam esti sentemaj al tiu ĉi fakto.
PLIDETALA STUDO
KONSEKVENCOJ DE LA KREDO, KE DIO VIDAS KAJ SCIAS ĈION
Pekojn
kaŝi neeblas. Ijob sciis tion, kaj tial li efektive
kredis, ke Dio scias ĉion. "Ĉu Li (Dio) ne vidas mian konduton,
ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?" (Ijob 31:4). Preskaŭ la
samon Dio devis rememorigi al Izrael: "Ĉu homo povas kaŝi sin en
tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? – diras la Eternulo; ĉu ne Mi
plenigis la ĉielon kaj la teron? – diras la Eternulo" (Jer 23:24). El
la kunteksto klaras, ke Li alvokas homojn lasi siajn pekojn.
Ni devas peni por eniri la Regnon, ĉar Dio scias absolute ĉiun
nian penson kaj ĉiujn farojn niajn, kaj, finrezulte, Li juĝos nin laŭ
faroj kaj pensoj niaj (Heb 4:11-13). La Surmonta prediko estas bazita
je la scio, ke Dio vidas kaj scias ĉion. Niaj pensoj ekvivalentas al
niaj faroj,
tamen ofte ni opinias nin sufiĉe saĝaj, por ne malkaŝi niajn
pensojn en niaj faroj. Sed Dio vidas nin "ĝisprofunde". Kompreno
de tio helpos al ni eviti la plej grandan danĝeron en la vivo de la
kredantoj: ŝajnigi, ke ni havas altan nivelon de spiriteco, reale
estante
"spirite mortintoj". Fred Barling komentis tion tiel: "Dio tiun
homon amas, kiu estas tratute malfalsa. Tiun homon, en kiu koincidas
tio, kio
estas "ekstere" kaj "ene" de li. Tiun, kiu estas certa:
"Dio ĉiam vidas min". Atentu, ke la Sinjoro Jesuo komencas ĉiun el siaj
paroloj al eklezioj per la vortoj: "Mi
scias…". Lia ĉioscio devas esti kialo, ke homoj ekvolu
ŝanĝi sian konduton. La kritikaj vortoj de Jesuo al tiuj eklezioj
atestas, ke ili ne sufiĉe atentis la fakton, ke Li scias ilin kaj
iliajn
farojn. Ĥana respondis al la ĉioscio de Dio; kaj ŝi petas
Penina-n ne esti fiera kaj ne paroli malhumile: "Ne parolu plu
fieraĵon; malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; ĉar la Eternulo estas
Dio ĉioscianta, kaj Li starigas la aferojn" (1 Sam 2:3).
La
hebrea lingvo respegulas iujn trajtojn de la naturo de la Diaj vojoj.
La hebrea vorto por "vidi", precipe kiam ĝi estas uzata rilate al
"observo" de Dio, signifas ankaŭ "provizi". Abraham
trankviligis Isaakon, dirinte, ke "Dio antaŭvidos (provizos) al Si la
ŝafon" (Gen 22:8). "Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo
Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo
aperas" (Gen 22:14). La saman vorton uzas ankaŭ Saul, petante siajn
servistojn "elserĉi" (provizi) homon (1 Sam 16:17). Hagar,
preĝante al la Eternulo, nomis Lin: "Dio-kiu-min-vidas" (Gen
16:13), ŝi esprimis sian dankemon pro Lia provizo. Kion tio signifas?
Praktike,
tion, ke Dio vidas kaj scias ĉion. Kaj pro tio Li povas provizi
(antaŭvidi)
nin per ĉio necesa en ĉiuj cirkonstancoj de nia vivo.
MALFERMECO ANTAŬ DIO
Pro tio, ke Dio vidas kaj scias ĉion, ne utilas ne malfermi niajn
vivojn antaŭ Li en preĝoj kaj en meditoj. Jeremia
"malkovris" sian koron antaŭ Dio, ĉar li sciis, ke Dio
"esploras la internon kaj la koron" (Jer 11:20). Pro tio, povas esti,
homoj, similaj al Jeremia, iufojon estis iom “malĝentilaj” antaŭ Dio
– ja ili parolis tion, kion ili sentis. Ili sciis, ke Dio scias iliajn pensojn,
kaj tial estas sensence paroli belajn vortojn en preĝo, havante amaron al
Li en la koro. La psalmokantistoj parolas kun Dio pli malĝentile, ol ni.
Ili, ne komprenante kiel Dio agas en iliaj vivoj, elverŝas siajn sentojn,
koleron kaj ĉagrenon pri siaj malamikoj… Ili parolas kun Dio tiel, kvazaŭ
Li estas ilia amiko aŭ konatulo. David petas Dion, ke Li “vekiĝu…por
fari al mi juĝon… pri mia disputo" (Ps 35:23); li protestas, ke li
estas ĝusta, kaj sopiras al juĝo de Dio. Same agas ankaŭ la
profetoj en komentoj pri siaj profetaĵoj. David ofte pensas: "Tiuj
ĉi homoj estas malbenitaj!", sed li scias, ke ne li, sed Dio malbenos
ilin. Kiam ni, simile al David, opinias, ke niaj malamikoj estas maljustaj al
ni, ni povas:
1.
Venĝi. Sed tio ne taŭgas de la Biblia vidpunkto.
2.
Forĵeti la koleron kaj ofendsentojn. Sed
ili diversmaniere aperas denove. Kaj tiam ni aliĝas al milionoj da homoj
en la mondo, kiuj iel agas venĝe al aliaj.
3.
Fari kiel David: montri tiujn sentojn al Dio tiaj,
kiaj ili estas, ne glatigante ilin. Diri ilin preĝe, kaj Dio mem decidos
la problemon. En la nuntempa psikiatrio estas tia regulo: se ni ne povas eligi
el ni iujn sentojn, ni devas esprimi ilin konvenmaniere.
Tio respegulas mian nunan komprenon de la “malbenantaj” psalmoj.
Tiuj homaj sentelverŝoj estis akceptitaj de Dio kiel preĝoj. La aŭtoro
de Psalmo 137, deprimita pro la venko de la babelanoj, mokata de malamikaj
soldatoj, estis forkondukata de ili en fremdan landon (Ps 137:3). Li koleris pri
ili. Precipe tiam, kiam ili devigis lin kanti himnojn: "Kantu al ni el la
kantoj de Cion". La sentoj de tiu ĉi ofendita homo transiris sur
aliulojn. Li memoris, ke la filoj de Edom ne helpis al siaj hebreaj fratoj dum
la invado de Babel (Ob 11,12). Ili instigis la babelajn soldatojn detrui la
templon, dirante: "Neniigu ĝin, neniigu ĝin". Kaj tiu
ĉi hebreo kolere kaj amare preĝas kun larmoj, ĉar li memoris
Cionon: "Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, kiu repagos al
vi por la faro, kiun vi faras al ni". Kaj la Eternulo diris: "Mi pereigos ja la saĝulojn ĉe Edom kaj la prudenton sur la
monto de Esav" (Ob 8,9). Kaj iusence tiuj vortoj estos efektivigitaj,
ĉar la samajn vortojn ni renkontas ankaŭ en Apokalipso 18:8,21, kie
ili rilatas al tio, kio okazos al Babelo. Ĝiaj spiritaj infanoj estos
frakasitaj kontraŭ roko-Kristo ĉe lia reveno. Li frakasos homojn,
forkondukatajn de Babelo, kiuj ne obeas al li.
Tiuj
ĉi psalmoj estas siaspece alvoko al ni. Ili montras, kiel niaj fratoj,
kiuj vivis pli frue, elverŝis siajn animojn, koleron, dubojn,
timetojn kaj feliĉon… Ili elverŝis tion al Dio, Kiu aŭdas iliajn
preĝojn, Kiu kompatas nin, Kiu vidas kaj scias ĉion,
kio okazas en la koro de homo. Kaj ni devas demandi, ĉu havas niaj
preĝoj similajn kvalitojn? Aŭ ni glitas en la marĉon de
mezkapableco, uzante la samajn ŝablonajn frazojn, la samajn malnovajn
vortojn kaj temojn… kaj eĉ pli malbone – ni sentas, ke Dio vidas kaj aŭdas
nur la vortojn, kiujn ni diras al Li en formala preĝo, kaj ignoras niajn
realajn sentojn kaj pensojn? Li vidas kaj scias ĉion, ni diru al Li
ĉion, kio estas en ni. Kaj ankaŭ ni trovos tiun ĉi miraklan
resaniĝon de kolero kaj malbono.
NIAJ VORTOJ
Paŭlo dufoje certigas siajn legantojn, ke li diras la veron,
ĉar li diras antaŭ Dio (2 Kor 2:17; 12:19). La fakto, ke Dio
ĉeestas ĉie pere de Sia Sankta Spirito, ke Li estas ĉioscianta,
devigas nin esti almenaŭ sinceraj. En la juĝa tago Izrael scios, ke
Dio aŭdis ĉiun ilian vorton. Kaj se ni kredas je tio, ankaŭ ni
jam nune devas atenti pri niaj vortoj, ĉar per niaj vortoj ni estos
pravigitaj (Jeĥ 35:12). Nin gvidas la ĉioscio de Dio, Lia kompato
gvidas homan konduton. En Jes 3:16 Li atentis eĉ pri la korplingvo de
virinoj – kaj malaprobis ilin. Tio atestas pri tio, kiel atente Dio observas homan
konduton. Kaj pro tio Ĥana petas Penina-n ne esti tiel fiera, ĉar:
"la Eternulo estas Dio ĉioscianta, kaj Li starigis la aferojn"
(1 Sam 2:3).
Ĉar Dio vidas kaj scias absolute ĉion, ni devas agnoski,
ke Li komprenas ankaŭ niajn neeldiritajn vortojn. La vortojn de pento de
Ijob (Ijob 40:5) Dio pritaksis kiel malaprobon, ĉar ili verŝajne
estis diritaj por kaŝi la efektivajn sentojn de Ijob, lian supozon, ke Dio
estis maljusta al li (Ijob 40:8). Sed poste, kiam Ijob sincere pentis, Dio
akceptas liajn vortojn (Ijob 42:6). Tial la ĉioscio de Dio devas influi ne
nur al niaj vortoj, sed ankaŭ helpi al ni esti honestaj.
MEMORANTE PRI DIO
"Memoru
tion, ho Jakobo, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia
servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita
de
Mi" (Jes 44:21). Dio ĉiame memoras pri ni kaj tio devas inspiri nin
ne forgesi Lin en niaj ĉiutagaj klopodoj. Konduti tiel, kvazaŭ Dio
nin ne vidas, signifas, ke ni neas la ekzistadon de la Eternulo. Tiel
faris Babelo, rezonante: "Neniu min vidas… mi estas, kaj ne ekzistas
alia
krom mi" (Jes 47:10). Ili uzis la lingvon de Dio, ŝajnigante sin, ke
iliaj vojoj estas nevidataj de ajna pli alta forto. Kaj ĉiuj ni havas
tiun
ĉi maldecan, timigantan inklinon agi tiel.
1. 3 KELKAJ MEDICINAJ ASPEKTOJ
Alkoholismo estas malvirta subeniranta spiralo, same ankaŭ kiel en ajna alia peko. Ĝi fariĝas kaj mense kaj fizike memdetrua. La
hepato metaboligas alkoholon, sed per ĝi estas mem difektita, tiel ke trouzado
de alkoholaĵoj kondukas al malsano kaj morto pro akuta hepatito. Longdaŭra
misuzo de alkoholo kaŭzas cerozon de la hepato. La sanstato de la
alkoholulo pli kaj pli malfortiĝas, aperas depresio, senespereco, kaj plua
inklino al drinkado. Alkoholo tuj penetras en la sangon kaj iras en la cerbon,
influante tie al la cerba ŝelo, kiu, siavice, influas al la memoro,
konscienco, menso. Kaj ni tuj vidas la moralan problemon de alkoholismo kaj
drinkado. Alkoholo kaŭzas depresion, kaj pro tio kreas multe da problemoj
en la vivo de la alkoholulo, kiu trinkas alkoholaĵojn grandkvante. La alkoholulo
havos seksan malfortecon kaj malfacilaĵojn por atingi orgasmon. La
difektita de alkoholo hepato alkondukas al hormonaj ŝanĝoj, rezulte
de kiuj la kvanto de viraj hormonoj plimalaltiĝas ĝis 50%. Ĉe
virinoj la difektita de alkoholo hepato plu ne transformas oestrogenon al
oestradiolo, kio kondukas al ĉeso de la menstrua funkcio kaj al diversaj
vaginaj malsanoj. Oftaj humorŝanĝoj de la alkoholulo rezultigas
vortajn kaj peragajn ofendojn, pri kiuj li neniam pensas, estante malebria.
Alkoholo bone solviĝas en akvo kaj oleoj kaj pro tio ĝi facile
eniĝas en la nervajn ĉelojn. Tio kondukas al malbona konduto de
alkoholuloj kaj al rompo de la familiaj rilatoj. Kaj certe, ofte aperas
problemoj pri mono. Alkoholuloj malŝparas multe da mono por aĉeti alkoholaĵojn,
li komencas senkaŭze foresti en la laborejo kaj riskas perdi sian
laborlokon. Tiu ĉi danĝero ofte staras antaŭ la familio, en kiu
estas alkoholulo. La alkoholulo daŭrigas sian drinkadon, kulpigante la
familion kaj siajn amikojn, kiujn li iufoje penas eviti. “Ĉar alkoholo
enhavas superfluajn por organismo kaloriojn, ĝi donas la senton de varmo
kaj sateco, tial la alkoholulo ignoras manĝaĵon” (4), kaj tiel la
peka rondo de memneniigo daŭras plue. Regula kaj plenvalora
manĝaĵo estas fidinda vojo por helpi al li aŭ ŝi.
Alkoholo tre grave influas al konduto. Kvankam drinkemuloj opinias,
ke alkoholo stimulas ilin, ĉar post ĝi ili bonfartas (alkoholo
penetras en la sangon kaj rapide penetras en la cerbon), sed fakte ĝi
elvokas depresion. Alkoholo subpremas socialan memkontrolon, kaj pro tio
drinkemuloj diras kaj agas tiel, kiel neniam ili dirus kaj agus estante malebriaj.
Ili iĝas emocie nestabilaj, facile malpacas, povas pervorte kaj perage
ofendi, kaj perdas seksan sindetenon. Drinkemuloj ofte ne memoras, kion ili
faris, kun kiu ili estis, kun kiu ili dormis.
Mi
substrekas, ke alkoholismo plejparte estas malsano de la menso.
Alkoholuloj
daŭrigas drinkadon pro la rilato, kiun ili ellaboris en si mem; tial
kuracado
de alkoholuloj estas kunligita kun spirite-moralaj kategorioj.
Alkoholuloj ne
povas konfidi al si mem, al siaj pensoj, sentoj aŭ al plej bonaj
intencoj. Ili konvinkas sin, ke ili eltrinkos nur iomete, sed tio
finiĝas per ebrieco.
Alkohola dependeco, la ĉiama deziro drinki faras alkoholulon egocentra;
ĉiuj ceteraj homoj iĝas por li nur aĵoj, kiujn necesas lerte
gvidi por havi eblecon drinki. Tio estas malsano, kiu rezultigas ardan
deziron
drinki malgraŭ ĉio. Strange, nia kulturo laŭdegas adoradon al la
memo: mensogadon por akiri bonajn kontraktojn oni opinias lerta;
superfluecon
de vestaĵoj, manĝaĵo, loĝejoj – ĉio tio estas
konsiderata kiel signoj de prospero. Arda pasio al mono kaj obseda
entuziasmo
en la laborejo estas partoj de la kapitalista revo. Kaj fidi al pli
alta
potenco, sciante, ke mi mem ne kapablas ion ajn ŝanĝi, estas
konsiderata kiel malforteco. Sed la memtrompo, la sin trudanta ideo, ke
vi mem
povas en ĉiu momento ŝanĝi vian konduton – tiuj estas distingaj
signoj de alkoholismo. La doktrino de Jesuo, la vero de la Evangelio,
decmaniere komprenita, estas radikala ilo por venki alkoholismon.
Alkoholuloj ofte eĉ ne konscias, kio efektive okazas al ili.
Kiam la familianoj de alkoholulo superŝutas lin per la demandoj:
"Ĉu vi estas stulta?"… Kial vi ne povas diri "ne"? ...
"Kial vi ne zorgas pri vi mem?" – la alkoholulo komprenas la justecon
de tiuj ĉi demandoj, sed lia menso devigas lin nei ĉion. Kaj pli kaj
pli li malproksimiĝas de siaj parencoj, infanoj, amikoj. Liaj pensoj estas
direktitaj nur al la akiro kaj uzo de alkoholo. Li detruiĝas korpe kaj
mense. Sed al tiu momento la sento de sia digno ĉe la alkoholulo estas en
tia malalta nivelo, ke tio jam ne havas gravan signifon por li. Sed se
alkoholulo sukcesas venki la stadion de ĉioneado, li kapablas kompreni, kian
grandan emfazon la Biblio faras al la valoro de la homa persono – tio efikas
sur la alkoholulo kun plena forto.
En
la analizo de la sango de iu ajn alkoholulo, kiam li estas sobra,
estas neniuj signoj de malsano, kiel estas, ekzemple, en la sango de
narkotaĵemuloj.
Sed kiel kun ajna narkotaĵo, ju pli da alkoholo vi eltrinkas, des pli
forte la organismo alkutimiĝas al alkoholo, kaj des pli multe da
alkoholo
bezonas la organismo por atingi la antaŭan efekton de
malstreĉiĝo, pozitivajn sentojn ktp. Jen kial oni ne povas diri: “Mi
povas eltrinki multe da vino sen malutilo por mi!” La homo, kiu diras
tiel,
rapide direktiĝas al tragedia kaj kompatinda memdetruigo. Pro tio, ke
alkoholo estas eltrinkata ĉiame, la organismo iĝas pli kaj pli dependa
de ĝi. Tio estas reakcio je pekado. La organismo bezonas novan kaj
novan
porcion da alkoholaĵo. Rezulte, alkoholuloj preskaŭ ĉiam
troviĝas en la stato de ebriiĝo. Drinkado ĉesas esti afero sociala;
la alkoholulo komencas drinki sole. Se narkotaĵemuloj, eĉ havantaj
fortan dependecon, ĉesas akcepti narkotaĵojn, eĉ tian, kiel heroino, en
ili restas gravaj, sed nedanĝeraj por la vivo, signoj de dependeco al
narkotaĵoj. Kun alkoholo – male. Profesiuloj observis grupon da
alkoholuloj, kiuj ĉesis trinki alkoholon. Ekde 8% ĝis 24% da
alkoholuloj, kiuj subite ĉesas drinki, tre rapide mortas (5). Ili
mortigas sin por vivi. Mi mencias pri tio tial, ke ĝuste pro tio estas
sensence
krii al tiaj homoj: "Ĉesu drinki senprokraste, tute, tuj!!!" –
precipe se ili troviĝas en loĝlokoj, malproksimaj de medicina helpo.
Por
tia persono, subita ĉeso de drinkado povas alkonduki al morto. Se vi
efektive intencas devigi la alkoholulon ĉesi drinki, vi devas garantii,
ke
profesia helpo al li estas organizita en deca grado. Rigardu al homoj,
kiuj iam
feliĉe edziĝis kaj prosperis – nun ili paŝas, apogante sin al
muroj, ili balanciĝas, ekkrias pro ŝajna danĝero; rigardu al
virinoj, kiuj krias dum taga dormo kaj estas konvinkitaj, ke io rampas
laŭ
tuta ilia haŭto… Tio povas esti sufiĉa por promesi, ke oni mem neniam
plu drinkos, kaj neniam proponos alkoholaĵon al homo, pri kiu oni ne
multe
scias. Praktike estas malmulte da ŝancoj por eviti similan traŭmon.
Tion
necesas travivi. Ĝuste tio necesas por purigi la organismon de
alkoholo.
Tio estas pli malfacile ol postuli, ke la alkoholulo ĉesu drinki “tuj”.
Se
via alkoholulo decidis ĉesi drinki tute kaj senprokraste, la rezulto
por
li aŭ ŝi povos esti tiel detruiga kaj drama, ke vi, verŝajne,
estos terurigitaj. Estas dezirinde, ke apude estu medicina helpo. Vi
mem, povas
esti, ne scios, kiel superi tion, kio povas sekvi. Reale rigardu al
tio, kion
oni povas atendi de la alkoholulo. Penu serĉi bezonatan profesian
helpon.
GENETIKO
Laŭ
observoj alkoholismon oni povas ricevi herede. Tiun
konkludon oni povas miskompreni. En tiu okazo la alkoholulo pravigas
sian pekon
per tio, ke la malsano ne depandas de li, ke li estas senhelpa viktimo
de siaj
antaŭuloj. La psikologio de alkoholismo serĉas pravigon por si. Do,
la alkoholulo havas tendencon apogi sin al tiu genetika argumento.
Rusaj
alkoholuloj ofte diras al mi, ke alkoholismo troviĝas en la rusa sango.
La
familianoj de la alkoholulo devas esti kapablaj pruvi, ke ili ne estas
alkoholuloj; kaj Dio ne tiel severe kondamnos konduton, kiu estas
neevitebla.
Ne estas tia nocio kiel “neivitebla pekulo”. Ni ne estas mekanismoj,
regataj de
genoj. Ateista mondo havas nek sencon, nek ordon, nek celon. Se
alkoholismo
estus enmetita en nin genetike, iuj homoj kapablus drinkadi neniam
iĝante
alkohololuoj. Tio certe estas neebla. Ni – individuoj, unikaĵoj,
kreitaj
de la Patro por Li gloru Sin en ni. Ni estas parto de la grandega plano
de Dio. En Kristo ni iĝas nova kreitaĵo (2 Kor 5:17). La alkoholulo
bezonas
novan vivon, pli "altan forton", kiel nomas tion “Anonimaj
Alkoholuloj”;
kaj tio eblas nur en Kristo. Ĝuste tiel venkas Paŭlo: "Jam ne mi
mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi
vivas
en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.” ( Gal
2:20,21).
Ni
estas iusence prenitaj de Adam kaj baptitaj en Kriston. Ni estas
apartigitaj
de la mondo kaj kondukitaj en la regnon de la Filo de Dio. "Vi
cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de
la karno, en la
cirkumcido de Kristo". "La karno" de kredanto estas demetita per
Kristo de la mondo dum baptiĝo: "…enterigite kun li en bapto, en kiu
ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu nin
levis el la mortintoj. Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj
la necirkumcido de
via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn" (Kol
2:11-13).
Daŭrigi la vivon de alkoholulo signifas kontraŭstari al tio, kion
serĉas la Sinjoro Jesuo. En la karno ni ne povas plaĉi al Dio. Pro
tio ni estis "cirkumciditaj" en la perfekta sindono de Kristo, kaj ni
aliĝas al tio pere de nia baptiĝo. Ni devas kalkuli nin
"mortintoj" al peko, se ni baptiĝis (Rom 6:11), sed ĉiama
ebriiĝo malhelpas atingi tiun rezulton. Vivante en peko, la alkoholulo
detruas sin mem, sed ne siajn rilatojn kun Dio kaj kun la Filo. Frato
en Kristo ĉiam estas frato, almenaŭ, kiel ni povas opinii. Pro
ĉiuj tiuj kialoj mi tutkore rekomendas al la familianoj de nekredanta
alkoholulo
trovi tempon kaj lokon por prediki al li aŭ ŝi tiujn ĉi mirindajn
doktrinojn. Ĉar nur en la vero, en la realeco de Kristo, en la konkreta
Espero por la Regno, en la Espero relate al Izrael… Sole en tio estas
tiu “alta
potenco”, kiu povas tute aliformigi vivon. Jen kial mi ne kontraŭas al
la bapto
de konfesiita alkoholulo. Ja se ili serĉas helpon de Dio por venki
siajn
problemojn, al mi ŝajnas, ke tion oni povas konsideri, kiel gravan
parton
de ilia resaniĝo. Tiel multaj alkoholuloj agnoskas, ke Dio ekzistas.
Preskaŭ ĉiuj ili diras, ke ili kredas je Dio kaj deziras respondi al
Lia voko. Tamen ĉiuj ili ne sufiĉe taksas la gloron kaj la povon de
Dio. Kaj ni devas denove kaj denove instrui al ili pri Li. Li ne estas
ideo, ne
estas produkto de kulturo, al kiu mankas potenco. Li estas reala. Li
estas
ĉie. Li atentas pri la vivoj de Siaj infanoj.
PLIDETALA STUDO
Ĉar ni estas kreitaj de Dio, ni devas esti dediĉitaj al Lia
servo (Mt 22:19-21). "Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas" (Ps
100:3). Ni devas reale aparteni al Li, ĉar Li nin kreis. Ni kredas je
kreado, ne je evoluo; kaj tiu ĉi kredo devas voki nin dediĉi nian
vivon al Dio. Dio kreis homon laŭ Sia bildo; tial ni devas ne malbeni
homojn (Jak 3:9). Pro tio, ke ĉiuj homoj estas kreitaj laŭ la bildo
de Dio, ni devas rilati al ĉiuj homoj tiel, kiel ni rilatus al Dio. Ni
devas ne rilati al iuj homoj kiel al bestoj, neportantaj la bildon de Dio. Ni
devas ne mortigi aliajn homojn (Gen 9:6). Kaj Jakobo diras la saman. Ja malbeni
homon signifas preskaŭ la saman, ke mortigi lin. En tio estas la esenco de
la aludo de Jakobo al Genezo. Ni devas respekti ĉiun homon simple pro tio,
ke li estas kreita laŭ la bildo kaj simileco de Dio.
ATENTU PRI VIA KONDUTO
En Ps 94:9,10 estas dirite, ke malsaĝulo, kiu volas aspekti
saĝa, devas atenti sian konduton: "Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu
aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? Ĉu ne punas la
ĝustiganto de la popoloj, kiu instruas al homo scion?". Kompreno de
tio, ke Dio efektive estas nia persona kreinto, kondukos nin al la kompreno, ke
Li vidas kaj scias ĉion. Tiuj ĉi gravaj principoj alvokas nin vivi kaj
paroli kun la scio, ke ĉio okazas en la ĉeesto de nia Kreinto. Ni
rememoru, ke kompreno de la povo kaj naturo de Dio alkondukis Ijobon al pento.
Ne sufiĉas pasive agnoski tion. "Viaj manoj min kreis kaj fortikigis;
prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn" (Ps 119:73). David komprenis:
ĝuste pro tio, ke li estis kreita laŭ la bildo kaj simileco de Dio,
li devas spirite perfektiĝi; tiel li serĉis fortojn por esti obeema
al Dio.
LABORO
Dio antaŭdifinis laboron kiel rimedon al partnereco kun Li kaj al
nia memplenumo laŭ Lia intenco. Laboro ne estas kunigebla kun la spirito de
maldiligento, kiun sugestas alkoholo. Laboro en ĉiu formo estis antaŭdifinita
de Dio de la komenco mem.
VALORECO DE HOMOJ
Nur
tiuj, kiuj kredas, ke ni estas kreitaj de Dio, kaj havas eblecon
esti pardonitaj, povas konscii la valorecon de homoj. Nur ili povas
kompreni,
ke ni estas ne simplaj bestoj, nur ili povas miri pri la homa vivo, kiu
inspiras nin savi homojn per predikado de la Evangelio. Joh n Skott
komentis: "Kiam homoj estas senvalorigitaj, ĉio en la socio iĝas
senkolora. Virinojn kaj infanojn oni malestimas; malsanulon oni opinias
malagrablaĵo, kaj maljunulon kiel ŝarĝodevo, naciajn
minoritatojn oni diskriminacias; kapitalismo montras sian monstran
vizaĝon; infanoj estas ekspluatataj en la minejoj kaj fabrikoj;
krimuloj
krueliĝas en malliberejoj; ĉiujn kontraŭdirojn oni sufokas;
estas inventitaj Belsen kaj Gulago; nekredantoj estas lasitaj por
morti.
Havante nek liberon, nek respekton kaj feliĉon, homa vivo ŝajnas
senvalora, ĉar en ĝi restis nenio homa. Sed kiam homojn oni respektas
laŭ ilia propra valoro, ĉio ŝanĝiĝas: virinojn kaj
infanojn oni respektas, pri malsanuloj kaj olduloj oni zorgas,
disidentojn oni
aŭskultas, al malliberuloj oni donas ŝancon de pli bona vivo, naciaj
minoritatoj estas defenditaj, laboristoj ricevas justan salajron kaj
havas
konvenajn loĝkondiĉojn, kaj la Evangelio estas akceptata en ĉiuj partoj
de la mondo. Kial? Ĉar homoj havas valoron, ĉar ĉiu viro,
virino kaj infano havas signifon, kiel homo kreita laŭ la bildo kaj
simileco de Dio”.
1.4 KULPECO
La vivo de alkoholuloj konsistas el sensukcesaj provoj deiri de alkpholismo.
Ili ofte ricevas kuracadon dekfoje, eĉ pli, ili bedaŭras ĉiun
drinkadon, kaj promesas al si mem, ke tio neniam ripetiĝos. Tio kaŭzas
profundan senton de kulpeco kaj persona malsukceso. Multaj alkoholuloj
komprenas, ke ilia konduto estas malĝusta. Precipe akre pro tio suferas
alkoholuloj-kristanoj. La konflikto inter ilia kredo kaj ilia konduto iĝas
neeltenebla, kaj ebrieco estas facila vojo por forgesi tiun komprenon. Enketado
montris, ke "48% de la baptista komunumo trinkas alkoholaĵojn. Sed
estas interese rimarki, ke 18% da ili iĝas alkoholuloj. La kialo estas
verŝajna kulpeco… ĉar ili suferas pro pli forta kulpsento, kiam ili trinkas
alkoholaĵon" (6).
La
sento de kulpo devigas la alkoholulon percepti sin mem malpura
kaj malbela. Sendepende de tio, ke virino-alkoholulino zorge plibeligas
sian
vizaĝon per kosmetikaĵoj, tutegale, ŝi scias, ke ŝia
vizaĝo aspektas marasme. La sento de kulpo estas parto da malvirta
descendanta spiralo. La alkoholulo scias, ke li aŭ ŝi aliigas la Dian
bildon, laŭ kiu ili estas kreitaj. Tio dependas de la nivelo de ilia
konscienco –
kaj des pli, se ili estas kristanoj.
1.5 LA NATURO DE PEKO KAJ TENTO
Nun
ni parolos pri la vera kristana kompreno pri la vorto
"diablo". Certe ekzistas nek drako, nek homo, nomata la diablo, kiu
respondecas pri viaj tentoj, nek anĝelo, falinta de sur la 99-a etaĝo
kaj atendanta momenton de via malforteco. La fonto de tento troviĝas en
nia propra animo, en nia propra koro, kiel diras la Biblio. Ekzistas
erara supozo, ke satano estas reala persono. “Ekzistas nenio, kio,
enirante
en homon de ekstere, povas lin profani”. (Mk 7:15, 21-23). Nenio
malpurigas
homon de ekstere – nek alkoholo, nek heroino. Peko eliras "el la koro
de
homo". Homa opinio estas spaco por spirita batalo.
Peko laŭ sia naturo havas tendencon posedi la homan vivon. Kaj
ju plu, des pli. Vin, varŝajne, konvikis la propra sperto. Pekinte
unuafojon, vi profunde ŝokiĝas pro la rezulto, kaj pentas antaŭ
Dio. Ripetante peki, la pentosento iĝas pli kaj pli malforta. Se vi daŭrigos
peki denove kaj denove – tio iĝos via vivmaniero. Ĉe alkoholuloj kaj
narkotaĵemuloj tio elmontriĝas fizike. Tia pasio postulas pli kaj pli
da alkoholo. La malsano progresas, progresas ankaŭ peko. La korpo de la alkoholulo
ŝanĝiĝas. Ŝanĝiĝas ankaŭ la spirito, kaj celado
kontentigi la karnon superas. Mi vidas en tio iun interligon kun
homoseksualismo. Neniu naskiĝas gejo. Tamen ĉiame pekante,
memseksemuloj ŝanĝiĝas psike kaj fizike, kaj tio allogas al ili
personojn de ilia sekso. Sed tio ankaŭ estas peko. Ankaŭ ili bezonas
helpon, kvankam ili kontraŭstaras al la vorto de Dio, Kiu abomenas tiujn
ŝanĝojn, kiuj okazas en ili.
ALKOHOLISMO: ENKORPIĜO DE PEKO?
La
bone konata malsupreniĝo en alkoholismon, kiun ĉiu
socio vidis en kelkaj siaj membroj estas eble la epitomo de peko. Vino
estas
simbolo de kelkaj aferoj, sed en la fina libro de la Biblio ĝi aperas
kiel definitiva simbolo de peko (Ap 14:8,10; 16:9; 17:2; 18:3).
Alkoholo "…mordas kiel serpento kaj pikas kiel vipuro" (Sent
23:29-31). Serpento estas enkorpiĝo de peko; la ruzeco de la serpento
estas montrita en tio, kiel alkoholuloj lerte elpensas rimedojn por
atingi sian
celon – eldrinki. Vino kaj ebrieco estas uzataj figure por montri, ke
Dio
malaprobas tion (Jer 13:9-14; 48:26). Ebrieco iĝas puno: homo fizike
kaj
mense iĝas alkoholulo, ĉar tio estas konfirmo de Dio, ke homo estas
pekulo. Analoge, se homo konscie rifuzas akcepti la Biblion, Dio sendas
al li fortan misopinion kaj la homo ne povas trovi la veran vojon (2
Tes
2:10).
MALVERA CITADO DE LA BIBLIO
La
priskribo de la tentoj de la Sinjoro en la dezerto montras al ni, kiel
agas la “satano” de la homa menso. Ni povas eĉ citi la Sanktan Skribon
por pravigi nian pekon. En diskutoj kristanoj-alkoholuloj, se ili
verdiras,
ili ofte konfesas pri misuzo de Bibliaj tekstoj por pravigi sian
ebriecon. Se
vi estas entiritaj en diskuton pri tio, kion la Biblio diras pri uzo de
vino en pozitiva senco, sekvaj linioj povas esti utilaj por vi:
- En la Bibliaj tempoj alkoholaĵoj ne estis tute tiaj, kiaj ili
estas en nia tempo. La kvanto de metodoj de distilado estis limigita; oni ne
trinkis malvarmigitan vinon; por vino oni uzis nur porozajn ujojn, kiuj helpis
al aero interagi kun fermentoj de vino; fermoplatoj ne fermis vinon hermetike.
Alkoholaĵo povas esti distilita en forta formo nur se aero ne kontaktas
kun ĝi. Se estus pli ol 10% da alkoholo, la vino vinagriĝus. La pli
multe da drinkaĵoj, plej verŝajne, havis nur 2% da alkoholo (7).
Vinon oni ofte produktis per boligado, dum kiu alkoholo vaporiĝis, kaj se
estis aldonita akvo, oni ricevis specon de kordialo. Ili estis do agrablaj
trinkaĵoj, sed nur ofta kaj grandskala uzado kondukis al misuzo. En
grandaj kvantoj vino estis neatingebla – kiam en Kanna la vino finiĝis,
aperis problemo, kie akiri ankoraŭ da vino? Vino estis farata ne en
fabrikaj kondiĉoj, vinoj estis malfortaj, kompare kun la nuntempaj, kiuj
havas ĝis 20% da alkoholo, aŭ similaj al vodko – 40% aŭ eĉ
ankoraŭ pli multe.
- La Biblio diras pri vino por ilustri iujn vortojn, sed ebriecon la Biblio neniam pravigas.
- En Ps 104:14,15 estas dirite, ke "la vino gajigas la koron de
la homo". Tiu ĉi frazo en la kunteksto rilatas al tio, ke bona
rikolto ĉiam ĝojigas homojn, kiuj rikoltas
ĝin.
2. KOMPRENO DE VIA RESPONDO | |
2. KOMPRENO
DE VIA RESPONDO
2. 1 ENKONDUKO
Same
kiel alkoholulo ĉesas kompreni sin mem, tiel ankaŭ
lia familio kaj geamikoj fariĝas simile konfuzitaj. Ili ne scias, kia
devas
esti ilia respondo. Ili ne komprenas, kial tio okazas. Ilin turmentas
la
demando – ĉu ili mem kulpas pri tio, kio okazis. Ili ofte embarasiĝas
kaj ne scias, al kiu ili povas konfidi siajn problemojn. Ili devas
rigardi sin kiel parto de granda bildo… Ekzemple, la virino, kiu loĝas
en loĝejo № 42, de
domo № 98 en Nevskij-prospekto… Ŝia edzo estas alkoholulo, ŝi ne
havas monon por pripagi ĉi-monatan fakturon, aĉeti vestaĵojn por
infanoj, super ŝi pendas ĉiama minaco, ke la edzo perdos sian
laborlokon. Li batas ŝin… Ŝi devas rigardi sin de ekstere. Tiuj, kiuj
loĝas kun alkoholulo, ofte koleras kontraŭ ili. Sed en Lev 19:17 ni
legas: “Ne malamu vian fraton en via koro: admonu vian proksimulon, por
ke vi
ne portu sur vi pekon pro li.” Alivorte, se ni ne admonas nian
proksimulon ni
fine malamos lin.
2. 2 NEADO
Ni
komencu per rakonto. Patrino kaj ŝia filo loĝis en unuĉambra
loĝejo kune kun granda elefanto. La elefanto estis tiel granda, ke ĝi
okupis pli grandan parton de la ĉambro, kaj ili kun malfacilo povis
trairi
preter ĝi. La elefanto tiel laŭte snufadis, ke se iu telefonis al
ili, ili ne povis aŭdi, kion oni diris al ili. Tutan sian monsumon ili
elspezis por manĝigi la elefanton. Ili havis ĉiaman timon, ke iutage
la elefanto ekstaros kaj trabatos la plafonon kaj la najbaroj desupraj
falos al
iliaj kapoj. Gastojn en sia loĝejo ili ne povis akcepti. Kiam la
elefanto
dormis, ĉio ŝajnis ne tiel malbona. La patrino ofte parolis al la
filo: "Parolu al neniu pri la elefanto". Kaj li, obeante, parolis pri
la elefanto al neniu. Kiam la elefanto dormis, li, ŝajnigante, ke la
elefanto ne estas ĉi tie, kovris ĝin per litkovriloj, por ke liaj
alvenintaj
kamaradoj ne povu vidi la elefanton. La patrino kaj la filo timis, ke
iu
ekscios, ke ĉe ili loĝas la elefanto, kaj konsideros ilin ambaŭ
frenezaj. Dum noktoj iliaj fenestroj estis zorge ŝirmitaj. Ili
senprokraste ĉesis telefonparoli, se la elefanto komencis snufi. Ilia
vivo daŭris
en ĉiama timo, ke ĉiuj ekscios, ke ĉe ili loĝas elefanto.
Sed ĉiuj jam sciis tion! Sed pasis multe da tempo antaŭ ol la patrino
kaj la filo komprenis, ke ĉiuj jam scias, ke en ilia ĉambro
loĝas elefanto! Tio similas al situacio, kiam en familio estas
alkoholulo.
Neniu devas scii pri tio. La familianoj penas sekretigi tion, kaj tiu
ĉi
sin trudanta ideo ŝirmas de ili realajn faktojn kaj rompas
interrilatojn
kun aliaj homoj. Pro agoj de la alkoholulo suferas ĉiuj liaj
familianoj.
Tio devas tiel ne daŭri. Volforto kaj realaj agoj helpos decidi tiun
ĉi problemon. Ekkonscio de tio, ke en via ĉambro loĝas grandega,
peza kaj reala elefanto, estos la komenco de solvo de la problemo.
2.3 HELPI AŬ DONI POVECON?
Alkoholuloj bezonas helpon. Sed helpi, en tiu ĉi kunteksto
signifas fari por ili ion tion, kion ili ne povas fari memstare. Multaj el
tiuj, kiuj loĝas kune kun alkoholuloj fariĝas tiel obseditaj pri la
alkoholulo kaj pri la asociitaj problemoj, kiel la alkoholuloj estas pri alkoholo.
Estas facile vidi helpon kiel permeson al alkoholuloj daŭrigi ilian drinkadon.
La subaj demandoj helpos difini la diferencon inter helpo kaj
permeso al alkoholuloj drinkadi:
1.
Ĉu vi iam ajn diris, ekzemple al lia
dunganto, ke la alkoholulo iom malsanas?
2.
Ĉu vi iam prenis parton de la kulpo pro
lia/ŝia konduto?
3.
Ĉu vi evitis paroli pri lia/ŝia
ebrieco pro timo nebonvena respondo?
4.
Ĉu vi pagis por revenigi lin/ŝin el
malliberejo liajn/ŝiajn leĝajn ŝuldojn?
5.
Ĉu vi pripagis liajn/ŝiajn fakturojn?
6.
Ĉu vi pruntedonis monon al alkoholuloj?
7.
Ĉu vi provis drinki kun li/ŝi,
esperante fortikigi viajn rilatojn?
8.
Ĉu vi donis al li/ŝi, fojon post fojo,
"la lastan ŝancon", kiu, certe, estis ne la lasta? Ĉi okaze
via kredebleco kun li/ŝi pli kaj pli malfortiĝas.
9.
Ĉu minacis vi, ke vi forveturos kaj poste
ne plenumis vian minacon?
10.
Ĉu vi kompletigis laboron aŭ proekton,
kiun la alkoholulo ne finis memstare?
Ĉiuj suprelistigitaj punktoj ebligas al la alkoholulo daŭrigi
drinkadon, ne venki la pereigan kutimon. Tio estas kialo, ke 90% da alkoholuloj
havas laborlokon (8). La familianoj kaj amikoj protektas ilin de fina
katastrofo, kaj ili daŭre stumblas en sia senespera ekzisto.
Amo protektas; tion ni scias el 1 Kor 13. Kaj vera amo neniam publike
humiligas. Sed aliflanke, kiam temas pri ĥronika alkoholismo, kaŝi la
problemon estas senutile. Simile al la elefanto, pri kiu ni parolis pli supre,
"la sekreto" tiel aŭ aliel iĝos sciata de ĉiuj. Vi
mem, estante en la reto de mensogoj, iom post iom fariĝas tuŝita de
la malsano de alkoholismo. Ni substrekis en la komenco, ke la ĉefa trajto
de tiu ĉi malsano estas memtrompo; la alkoholulo ne kredas, ke li suferas
de la malsano. Se vi mensogas al vi mem, al aliaj homoj, tio rezulte povas
iĝi trajto de via karaktero. Por vivi en la vero, en Kristo, ni devas ne
mensogi, nek trompi. Necesas alfrontigi la alkoholulon kun tiu fakto. Rilate al
Izrael por trakti ilian pekon Dio uzis apartiĝon de ili. Li allasis ilin
trafi katastrofon. La provo mildigi la katastrofon estas senutila. Ĉiu
alkoholulo fine devos alfronti sian problemon, sola antaŭ sia Kreinto. Nia
amo devigas nin ne dormi nokte, atendante la alkoholulon, kiu drinkas ie ekster
la hejmo. Sed vi, ekzemple, anstataŭ atendi lian ebrian revenon povas tranokti
aliloke, kaj lasi amantan noton, klarigante vian foriron. Ni devas ankaŭ agnoski
la fakton, ke tiuj, kiuj loĝas kune kun la alkoholulo bezonas tiel multe
da subteno, kiel la alkoholulo mem.
Dio atentas pri Siaj malobeemaj infanoj, kiuj lasis la veran vojon
de la plano de Dio. Sed la plano de Dio povas ŝanĝiĝi laŭ
la postuloj de graco kaj kompato. Tiuj, kiuj loĝas kun alkoholuloj, ofte
estas nesinsekvaj en siaj agoj, havas ŝanĝeman konduton. Jen ili
krias al la alkoholulo, minacante al li pri divorĉo, jen en la sekva
momento kun kompato ili savas lin de sekvo de la lasta eldrinko, trovante
diversajn pravigojn kaj tiel plu. Ili volonte aŭskultas ankoraŭ unu
promeson ne drinki, malgraŭ la multaj antaŭaj neplenumitaj promesoj.
Dio aliel rilatas al ripetitaj pekoj. Fine Li agas decide. Mi substrekas, ke
tie ĉi temas pri alkoholismo, ne pri laŭokaza ebriiĝo. Dio en Sia
amo apartigas Sin de la obstina pekanto. Pri tio ni nun parolos pli detale.
2. 4 APARTIĜO
Por eltiri la alkoholulon el la neado kaj helpi lin al venko,
necesas enmiksiĝi en lian vivon same, kiel Dio enmiksiĝas en niajn
senesperajn vivojn por alkonduki nin al Si. Tamen tiu radikala enmiksiĝo
en la vivon de alkoholuloj ofte devas preni la formon de apartiĝo de ili.
Agante tiel, ni montras la amon al Dio, demonstritan al ni sur la kruco. Li ne
donis Sian filon en kolero kontraŭ ni. La ago de Jesuo estis lia memofero zorge
planita. Tio estas ekzemplo por la kristana familio, kiu devas apartiĝi de
membro-alkoholulo.
Alkoholismo
estas peko. Ni rigardu en la okulojn de la vero. En la
ĉirkaŭanta nin mondo homoj provas plimalaltigi la signifon de tiu
ĉi peko, precipe en la lasta jarcento. Alkoholismo progresis de la
nivelo
de peko ĝis psikologia problemo, kaj nun al nura mensa malsano. Sed
alkoholismo
estas peko, sendepende de iaj psikologiaj problemoj, kiujn ĝi kaŭzas.
Kompreno de tio helpos al la kristana alkoholulo vidi la aferon de
perspektivo,
neebla al nekredanta homo. Sed kiel Dio traktas kutiman pekon? Li vidis
multe
da pekaj agoj de Izrael – homoj kapriĉaj, kulpaj pri adultoj. Tragike
estas, ke ni nuntempe pekas ne malpli, ol ili. Kiam Izrael fordonis sin
al
peko, ĝi iĝis simila al alkoholulo, perdinta sian respondecon antaŭ
Dio pro forta ebrieco. Kion do Dio faris responde? Li ne diris: "Nu,
Izrael, tio estas la fino de niaj interrilatoj, Mi volas havi kun vi
nenion
komunan, foriru, vi neniam plu vidos Min". Ĉu Dio forpuŝis Sian
popolon? Nepre ne! (Rom 11:1,2). Li havis deziron neniigi ilin ĉiujn
kaj fari
novan komencon (El 33,34) – sed tion Li neniam efektivigis. Laŭ Hosea,
Li
similis al forlasita amato, al homo edziĝinta kun virino, kiu estas
malĉastino. Li malĝojis pro ilia agado. Li amis ilin tutkore. Li
sendis al ili Siajn servantojn kaj poste eĉ Sian filon por alvoki ilin
al
Si (Mt 21:33-38), kvankam Li sciis, ke ili fordonos Lian amatan filon
al morto.
Manifestante la Patron, Jesuo ploris pri Jerusalemo, tutkore dezirante,
ke la
popolo revenu al la Patro: "Ho Jerusalem, Jerusalem…" (Mt 23:37). La
parabolo
pri la perdita kaj trovita filo unuavice diras pri la Patro, kiu
atendas, ke Izrael revenos al Li el la irado en la pagana mondo.
Tamen
estas alia atesto en la Biblio, ke Dio apartigis Sin de Izrael. Ne pro
tio, ke Li timis, ke ili makulos Lin, kolerigos Lin aŭ pro tio,
ke Li hontis pro ili. La amo de Dio superas ĉion tion. Li neniam
forlasos
ilin. Sed kial Li apartiĝis de ili? Nur por ilia bono. La Biblio
atestas tion:
- Dio elverŝis sur Izraelon Sian koleron kaj forlasis ilin por
purigi ilin (Jeĥ 22:20-22). En Lia apartiĝo estas klara intenco kaj celo;
- Dio forlasis ilin, por ke malkaŝiĝu ilia pekeco – Li ne
volis plu ŝirmi iliajn malbonajn agojn antaŭ la okuloj de la pagana
mondo (Jeĥ 23;29);
-
Jesaja montras, ke Dio forlasis Sian popolon por ke la vorto de la
Eternulo atingu ilin (Jes 2:5,6). Kaj Li tutkore deziris ilian revenon;
- Dio forlasis Sian popolon, por ke ĝi turnu sin al Li (Amos
5:2,4);
- Dio forlasis Sian popolon ĝis kiam ili ekkonsciis, ke iliaj
problemoj aperis pro tio, ke Li ne estas kun ili (Read 31:17);
- En 2 Kroniko 12:5,6 ni legas, ke Dio forlasis Izraelon, forlasis
ilin en la manoj de Ŝiŝak, sed pro tio ili humiliĝis, kaj Li
revenis al ili;
- Li forlasis Jeĥezkelon por Jeĥezkel mem ekvidu,
kion li havas en sia koro – Dio tion, certe, sciis.(2 Kron 32:31).
- En Neĥ 9:28,31 estas skribite: "Vi forlasis ilin en la
manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed kiam ili returnis sin kaj
vokis al Vi, Vi aŭdis el la ĉielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via
granda kompatemeco". Dio forlasis Izraelon, sed kiam la popolo alvokis
Lin, Li ekaŭdis ilian lamentojn kaj revenis al ili. Finrezulte Li neniam
forlasis ilin dank’ al Sia kompatemo kaj karitato. Ekzemple, Ciono sentas sin forlasita
de Dio, sed reale tio ne estis tiel (Is 49:14). Tio nur ŝajnas, ke Dio por
momento malatentis ŝin (Is 54:6,7).
Ĉio tio estas ekzemplo por ni. Sufiĉe malfacile estas
apartiĝi de alkoholulo-familiano kun la samaj puraj motivoj, kiujn havas
Dio. Vi estas animvunditaj, oni ofendis vin, al vi ŝajnas, ke oni vin
eluzas… sed ĝuste en tiaj situacioj maksimume elmontriĝas vera amo. Eĉ
se ni estas devigitaj forlasi, ni devas zorgi neniam fordoni esperon pri
resaniĝo. Ĉar Dio same neniam forlasas nin. Ni ne povas tute forlasi familiano-alkoholulon.
Sed ni povas iugrade apartiĝi de li. Ĝuste en tio estas la senco kaj
celo de Lia apartiĝo. Se Dio havis ĉiaman kaj aktivan interrilaton
kun Sia popolo Izrael, malgraŭ la senfina vico de iliaj pekoj, malaproboj,
pentoj kaj promesoj pliboniĝi, des pli ni devas ne elmontri koleron,
inciton, lacecon kaj aliajn homajn malfortaĵojn. Ĉi tie forestas iuj
ajn preparitaj receptoj kaj trabatitaj vojoj. La celo de tio, ke Dio forlasis
tiun popolon, estas en tio, ke ili mem ekkonsciu sian konduton kaj venu al la
vera pento, kiun Li serĉas en ili. Kaj kun doloro kaj amaro Dio faris tian
paŝon.
Hoŝea priskribis la koran doloregon de Dio, dum Li tion faris:
"Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? Kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu
Mi faru al vi, kiel al Adma? Ĉu mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis
en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato. Mi ne agos laŭ Mia flama
kolero, Mi ne plu ekstremos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas
Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo" (Hoŝ 11:8-9). Ĉi tie
Dio promesas neniigi ilin per Sia kolero, same kiel okazis en Sodom pro la malbona
konduto de la Sodomanoj, sed pro Sia amo al Sia popolo Li ne faris tion. Kaj
jen ankoraŭ: "Mi forlasis Mian domon. Mi foriris de Mia
heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi forlasis en la manoj de
ĝiaj malamikoj" (Jer 12:7). Kvankam pli frue Dio promesis neniam
forlasi Sian popolon (1 Reĝ 12:22; Ps 94;14), tamen Li forlasis ilin por
ilia bono. Tial ne sentu vin kunligitaj kun antaŭaj promesoj al la
alkoholulo, faritaj en pli frua stadio de lia alkoholismo. Sed, certe,
apartiĝo devas esti nur lasta kaj ekstrema rimedo.
Estas necese apartiĝi de la alkoholulo, eble eĉ fizike forlasi
lin. Sed malgraŭ via kolera sento, tio estos kordolorige. Dio scias vian doloregon
kaj Li estos kun vi. Li ĉiame estas kun ni kaj direktas ĉiujn niajn
vojojn kaj agojn. Tiu ĉi apartiĝo necesas kiel por vi, tiel ankaŭ
por pento de la alkoholulo. Aliokaze, via dependeco de tiu malfortaĵo de
alia homo iom po iom plifortiĝos, kaj vi ne povos plu esti sendependa filo
de Dio, kaj ne estos "kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj de vorto de
Dio” (Ps 1:3). Fizika disiĝo ne estas aŭtomata, nek necesa respondo, se
nur la alkoholulo ne insultas vin. Penu elmontri vian amon al li, samtempe
neniaokaze montru tian kompaton, kiu helpas al li fortikiĝi en lia malvera
vojo. Neniam permesu al vi mem deturni vin de la alkoholulo pro kolero, nur amo
helpos al vi agi korekte. Klarigu al li, kion vi faras kaj kial. Diru al li, ke
vi de nun ne plu kovros antaŭ homoj lian pekan konduton. Ne donu al li monon
por alkoholaĵoj, ne aĉetu vi mem alkoholaĵojn por li. Diru al
li, ke vi plenumas vian devon antaŭ Dio, kaj tiu devo akre diferencas de
tio, kion li petas vin fari. Klarigu al li, ke vi amas lin, ke vi sincere penas
sekvi al la ĉefaj Bibliaj doktrinoj. Certigu lin, ke via apartiĝo ne
estas forlaso. Vi amas lin. Atentigu lin, ke ankaŭ vi estas pekanto
alimaniere; zorgu ne senti, ke vi estas pli justaj, ol li, aŭ ke vi havas
pli altan pozicion antaŭ Dio nur pro tio, ke viaj pekoj ne estas
malkovritaj. Rememorigu al li la verson, en kiu estas dirite, ke la pekoj de
unuj estas evidentaj, sed de aliaj estos malkovritaj nur dum la juĝo (1 Tim
5:24). Pri tio vi devas paroli elkore, montrante vian sinceran intereson kaj
maltrankvilecon.
KONFIDU AL DIO
Konfidu
al Dio, transdonu ĉion en Liajn manojn. Sed tio ne samas
al foriro de la problemo. Ni ne povas ŝanĝi aliajn homojn, nek
direkti ilin, kvankam ni ĉiuj posedas iom de la "komplekso de
Kristo", per kiu ni opinias, ke estas sole ni, kiu povas ŝanĝi alian
homon. Ni ĉagreniĝas, se ni ne sukcesas atingi tion. Sed vera amo
"ne celas por si mem" (1 Kor 13:5); nia amo al la alkoholulo devas
esti pura kaj devas ne esti parto de nia memamo. La memfido de Jesuo
estis sendependa
de tio, ke nur malmulte sincere respondis al lia agado. Li havis
planon, sed neniam
altrudis ĝin al aliaj. La limoj de niaj rilatoj kun la alkoholulo devas
esti certaj, por ke ni ne trafu en dependecon de li, por ke tiuj
rilatoj ne
malbonigu nian propran personecon kaj niajn rilatojn kun Dio. Multaj
homoj
kunligitaj kun alkoholuloj malsukcesis ĝuste en tio. Ni devas efike
trakti
niajn proprajn aferojn kaj nian respondon al tio, kio okazas. Provu
aranĝi
certan tagordon en via domo. Tio plibonigos la situacion en via
familio,
permesos eviti ĥaoson kaj bonefikos al viaj infanoj. Penu ĉiutage
manĝi en la sama tempo. En la sama tempo laŭplane legu la Biblion.
Ĝustatempe kuŝiĝu por dormi. Laŭ via fizika kapablo ne permesu
al la alkoholulo havi efikon sur ĉio tio. Legu kaj relegu la vortojn:
"Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; ne incitiĝu, ke vi ne
faru malbonon" (Ps 37:8). En ĉiaj cirkonstancoj ni devas memori pri
nia persona rilato kun Dio, kaj nia persona espero atingi la Regnon.
Maltrankviliĝo estas ofta trajto de familioj, inter kiuj loĝas
alkoholuloj.
Tamen, se la alkoholulo revenos el la stato de neado, antaŭ vi
aperos multaj eblecoj. Estos haveblaj spertaj konsildonantoj, kaj kristanaj kaj
sekularaj. Por alkoholuloj estas multe da komunumoj, ekzemple, “Anonimaj
Alkoholuloj”, kiu havas multajn branĉojn en la mondo. Mi konsilas al vi
inviti specialiston, kiu agas laŭ la vera Evangelio, se, certe, pri tio
interesiĝas la alkoholulo. Kun helpo de Dio la "malsano" estas
kuracebla! Nur 15% da amerikaj alkoholuloj propravole konsentas je kuracado. La
plimulto da ili ricevas kuracadon dank' al tiuj, kiuj zorgas pri ili.
2. 5 PACIENCO KAJ
PARDONO
Neeblas
kuraci alkoholismon rapide. Atendo de rapidaj rezultoj povas
senrevigi vin. Kaj tio laŭ si mem estas defio al kredo je la Dio, kiu
"neniam rapidas", sed paciencas, kiel ofte diris frato John Tomas.
"Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; ne incitiĝu, kiam
sukcesas homo, kiu plenumas malbonajn intencojn" – diris David en Ps
37:7.
Tion necesas atingi en ĉiu situacio. Estas necese, ke la alkoholulo
sentu
honton pro sia peko, sed komprenigi tion al li necesas taktoplene. Li
devas kompreni,
ke ni ne volas lin honti, kvankam ni komprenas lian staton. Alkoholuloj
bezonas
iun lokon, kien ili povus veni post reveno de la malsano, kie ili povas
komenci
ĉion denove. Tia "loko" povas esti manĝtablo, interparolo
kun la filino aŭ edzino; tamen oni devas ne kaŝi la malsukceson aŭ
etigi la gravecon de lia konduto. Priparolo de lia konduto devas esti
minimuma.
Oftaj memorigoj pri lia malsukceso povos esti kialo de lia
"fermiĝo". Tiu loko devas esti loko de fido, konfido kaj
honesteco.. Kaj vi certe devas ne rakonti pri konfesoj de la alkoholulo
al
aliaj homoj, precipe dum tiuj antaŭmenciitaj tempoj de senesperigo. Tiu
loko devas esti por la alkoholulo loko, kie li povas trovi en si mem
kuraĝon ekrigardi sin deflanke kaj fari konkludojn. Li bezonas ĝustan
reagon, kiu donas al li eblecon kompreni, kio okazis kaj kion li
evitis. Li
devas kompreni la nekonformecon inter siaj vortoj, principoj kaj agoj.
PREĜO
Preĝo
havas grandan forton. Ĝi efektive ŝanĝas
multon. Dio povas fari multon por tiuj, por kiuj oni petas Lin. La
Sinjoro pardonis kaj resanigis la paralizulon, vidante la fidon de liaj
amikoj (Mk 2:5).
Preĝu por la alkoholulo post ĉiu diskuto kun li. Samuel diris, ke kiu
ĉesas preĝi por pekema Izrael, pekas antaŭ Dio (1 Sam 12: 23). La
bezono mem estas alvoko al preĝo. Kaj tute ne necesas kriegi desur
moskeaj
turoj. La tragika bezono de la alkoholulo estas la alvoko al preĝo. La
familianoj de la alkoholulo estos tentataj fari la preĝon ordinara, sen
reala kredo. La vera preĝo estas montrita en la Sankta Skribo, kiel
lukto kun si mem, kaj kun la Patro, Kiu plenumas nur tiujn petojn, kiuj
estas esprimitaj en pasia kaj sincera preĝo. Kiam ni preĝas pri “Venu
Via Regno”, ni petas pri la plenumo de la volo de Dio, kiu estos
plenumita en
niaj vivoj laŭ la volo de Dio. Ni petas, ke Li gvidu nin kaj konduku
nin
al la Regno, kiu certe venos. Ĉiutage ni devas strebi kunigi niajn
preĝojn kun la volo de Dio.
Alkoholismon
oni povas venki nur alturninte sin al la "supera
potenco", kaj tio estas ankoraŭ unu kialo por turni sin al Dio kun
preĝo. Vi estas en la pozicio de Jeremia, kiu vivis inter
judoj-apostatoj,
malbenitaj per senpluveco pro pekoj: "Ĉu inter idoloj de la nacioj
ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? Ĉu la ĉielo per si mem donas
pluvon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, ĉar Vi
faras ĉion ĉi tion" (Jer 14:22). Kaj preĝo donas esperon.
Senespereco – jen kion ofte sentas tiuj, kiuj prizorgas alkoholulojn.
Se ni mem
estas en sendanĝereco, se ni povas sincere ĝoji pri la konkreta
Espero relate al la eterna vivo, kiu atendas nin, tiam en ni ankaŭ
devas
esti espero je savo de nia amiko-alkoholulo. En nia menso aperas bildo
de la Patro, kiu senpacience atentas pri la malŝparema filo kaj atendas
lian revenon. Li
ĉiutage atendis kaj esperis (Lk 15:20). La optimismo de Dio estas
mirinda
inspiro por ni, se ni allasas ĝin en nian vivon. "Proksima estas la
Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere. La
deziron de
Siaj respektantoj Li plenumas, kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas
ilin" (Ps 145:18).
Vi devas scii, ke “Anonimaj Alkoholuloj” okazigas interfamiliajn
renkontiĝojn. Kaj estas ankaŭ grupoj de subteno inter kristanoj,
agojn de kiuj mi tre alte taksas.
PLI DETALA STUDO
PENTO KAJ PARDONO
Mt
5:48 indikas la normon: "Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro
estas perfekta". Se Dio ne estus tolerema al nia
pekemeco, neniu estus savita. Ni ĉiuj kredas, ke Dio estas tolerema al
niaj malsukcesoj atingi tiujn normojn, kiuj estas elmontritaj en Lia
vorto. Kiel juĝas ni, tiel same oni juĝos nin. Ĉu ne timigas vin tio?
Ni devas esti
same atentaj montri toleremecon al tiuj, kiuj ne sukcesas atingi tiujn normojn.
Nia komuna malsukceso devas intime kunligi nin pro nia komuna sperto
de la Dia pardono. Neniam oni povas repagi tion, kion ni havas de Dio. Eĉ
unu peko kondukas al eterna morto; ne estas en nia forto revenigi tiun
momenton, kiam okazis nia peko. Ni povas nur kredi je Dio, peti Lin forigi la
rezulton de tiu peko kaj pardoni nin pro ĝi. Al ni estas dirite pardoni
niajn fratojn. Pri tio diras ankaŭ Ef 4:32: "Kaj estu bonfaraj unu al
alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonas
al ni".
SINCERA PARDONO
Kiel Dio pardonas al ni niajn pekojn, tiel ni devas pardoni niajn
fratojn. Kristo sincere pardonis la ŝuldantojn en la parabolo. Kaj tiu
pardono estis absoluta kaj senkondiĉa. Ps 130:2 montras la sinceran pardonon
de Dio: "Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, kiu povus stari, ho mia
Sinjoro?". Dio ne rimarkas pekojn, kiam nia amo al niaj fratoj ne kalkulas
iliajn antaŭajn pekojn. Se ni rifuzas interrilati kun aliaj homoj pro la rezulto
de iliaj antaŭaj pekoj, pri kiuj ili jam pentis, ni “kalkulas” pekojn. Dio
ne faras tiel rilate al ni, Li ne kalkulas niajn pekojn kaj “ne por ĉiam
Li koleras" (Ps 103:7-12).
Verŝajne, vi renkontas fratojn, kiuj provas konvinki vin
diferencigi pekojn, dirante, ke pri iuj pekoj necesas penti malkaŝe, kaj
pri aliaj (ekzemple, atako de kolero) oni povas penti en soleco. Sed ni devas
reale konsideri, kiun pruvon pri tio donas la Biblio.
GRADOJ DE PEKO?
Petro malfacile alkutimiĝis al la penso, ke kvanto da pekoj kaj
ilia grado ne havas signifon. Sed la vortoj "Ĝis sepdekoble sep
foje" montras, kiel malproksime de la vero li estis. Eĉ se la pento
de frato ŝajnas al ni nekredeblaj, ni devas perdoni ilin. Rimarku, ke nur
buŝa pento necesas, kaj la Sinjoro diris, ke la pardonanto devas pardoni
sen postuli iujn evidentajn pruvojn. La greka vorto por penti signifas "alie
pensi poste", kaj penti - ŝanĝi sian opinion. Pento estas
esence ŝanĝita mensa vidpunkto.
Pro tio estas malfacile konstati,
ĉu estas ĝi en la koro de alia persono. Ĉar nia naturo mem estas
pekema, ni ĉiame vivas, ĉiuminute bezonante kaj ricevante kompaton. La
Novan Interligon oni ofte priparolas en la Malnova Testamento kiel
"kompato" kaj/aŭ "vero". Kaj se ni estas en tiu
interligo, ni ĉiame vivas en graco/kompatemeco. Kompato ne estas
io, kion ni ricevas en la malmultaj momentoj, dum kiuj ni petas pri pardono. Ĝi
ĉiame descendas al ni. En ĝi ni vivas ĉiame. Se ni komprenas
tion, ni devas ne opinii nian pardonon de aliaj homoj kiel ion, kion ni
laŭokaze “donacas”. Ni devas aperigi nian kompatemon ĉiame, kiel tion faras Dio por ni mem.
Iuj homoj opinias, ke ni pekas nur kelkfoje, kaj tiam ni pentas, kaj
ricevas kompaton. Tio malaltigas la esencon de nia interliga rilato kun Dio. Ni
restas en tiu interligo, eĉ estante inter niaj pekoj, kiel estis Izrael
antaŭ ol rompiĝis la interligo. Ne estas nia afero forigi iun ajn el la
interligo kun Dio. Ni povas nur kunagi por aligi lin al certaj bazaj doktrinoj,
kiujn enhavas la interligo. Kaj kiu ne akceptas tiujn doktrinojn, devas esti
forigitaj de kunuleco, ĉar la esenco de la interligo estas tiuj doktrinoj.
Sed al tiuj, kiuj estas en interrilatoj kun Dio, ni devas montri, ke la interligo
estas ĉiama kompatemeco, kiun Dio elverŝas al ni.
RIGORA INSTRUISTO?
Dio ne estas rigora instruisto kun milda koro, kiu parolas: nun mi
pardonas vin, sed ne faru ĝin denove! Li scias, ke ni ja denove pekos, kaj
ankaŭ ni tion scias. Lia kompatemeco estas ĉiama, sed se ni volas
estontece ricevi ĝin, devas esti konfeso pri peko, kaj agnosko, ke ni
vivas pro Lia kompatemeco. Baptiĝinte, ni eniras en Kriston. Dio akceptas
nin kiel Kriston, kvazaŭ ni estas tiel perfektaj, kiel Kristo. Dio kalkulas
al ni Sian propran justecon, eĉ se ni ne estas perfektaj rilate al nia obeado
al Liaj ordonoj. Tio estas la bazo de pravigo per fido, ne per obeado kaj
forlaso de pekoj sole.
Kiel Dio rilatas al ni, tiel ni devas rilati unu
al alia. "Estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia,
kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi" (Ef 4:32). Nian pardonon ni
ricevis dum
baptiĝo; la forto de peko en ni estis venkita per baptiĝo en Kriston,
la morto de kiu neniigis la diablon. Certe, ni scias, ke ni estas
pekemaj. Sed
nia spirita esenco estas en Kristo, kaj Dio relate al tio rigardas nin.
Ni ne
povas neniigi la diablon interne en ni – nur morto povas neniigi ĝin
(Rom
6:23). Kiel Dio vidas en ni novan homon, tiel ankaŭ ni devas vidi novan
homon en niaj fratoj.
PENTO: ĈU ĜI OKAZIS?
Se ni intencas pardoni iun, ni devas povi scii, ĉu pentis li aŭ
ne. Ni devas atente esplori la demandon: "Cu povas ni scii, ĉu iu
pentis aŭ ne?". Se la respondo estos "jes", ni bazas sin
sur la eksteraj signoj. Ni supozas, ke ni havas kriteriojn por decidi, ĉu
pentis iu aŭ ne. Sed ĉu la Biblio donas al ni tiajn klarajn
kriteriojn? Estas malfacile eviti la konkludon: "Ne, ni ne povas scii,
ĉu pentis iu aŭ ne". Pento devas antaŭi al
baptiĝo. Sen pento baptiĝo ne validas. Sed kiel ni povas scii, kiam
la kandidato pentis kaj ĉu pentis li? La Sinjoro diris al ni, ke ni devas pardoni "ĝis sepdekoble sep fojoj" (Mt
18:22). Kaj tio instruas nin, ke ni ne havas eblecon juĝi pri la sincereco
de pento; ni povas nur pardoni.
ANTAŬ DIO KAJ HOMOJ
Estas
diferenco inter pekanto antaŭ eklezio kaj pekanto antaŭ
Dio. Lk 15:18,21 montras, ke diferenco estas. Ni devas pardoni ĉiun,
kiel Dio pardonas nin, sed tio ne signifas, ke kiam ni pardonas iun, ni
tion faras por Dio.
Ni ne rajtas agi por Dio mem. Anstataŭe, la respondo de Dio al ni devas
indiki nian respondon al nia eraranta frato. Dio pardonas nin, se ni
mem pentas
kaj ĉesas peki La Biblio montras, ke nia pardono al aliaj fratoj devas
ne esti
bazita same sur tio. Ni pardonas aliaj homojn, ĉar Li pardonis nin. Sed
la
esenco de la Dia pardono estas alia, ĝi baziĝas sur persona kredo de
homo je la sango de Kristo. Ni ne demandas niajn gefratojn, ĉu kredas
ili
je la venko sur la kruco de Golgota aŭ ne, antaŭ ol pardoni ilin.
PARDONO SEN PENTO?
La sentemaj fratoj aŭ fratinoj agnoskas, ke ofte ni estas
pardonitaj sed daŭrigas peki, kaj tio devas havi respegulon en niaj reagoj
je pekoj de aliaj homoj. La subaj linioj konfirmas tion:
- David preĝis: "Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de
eraroj kaŝitaj" (Ps 19:12). Ĉiu peko estas peko, sendepende,
ĉu konfesas ni ĝin aŭ ne (kiel pri tio atestas la oferdonoj de
Moseo). Neniu el ni scias, kiel Dio pritaksas niajn agojn, neniu el ni scias
ĉiun el niaj pekoj. Nur sintrotakso devigas nin opinii, ke ni scias
ĉiun nian pekon. Ni devas konfidi nin al favoro de Dio, kredante, ke al ni
estos pardonitaj ankaŭ tiuj niaj pekoj, kiujn ni ne konfesis. Kaj se ni
esperas ricevi pardonon pri niaj eĉ "kaŝitaj" pekoj, ni ne
devas havi la principon – neniam pardoni niajn gefratojn.
- La Patro pardonis sian malŝparegantan filon, kvankam li ne
vidis signojn de pento ĉe li. La fakto mem, ke la filo ekvolis
reveni en la Patran domon, estis sufiĉa motivo por ke la Patro akceptu lin.
- Ni devas beni/pardoni tiujn, kiuj persekutas nin (Rom 12:14); beno
kaj pardono estas kunligitaj en la Skriboj). Kaj tio devas esti farita sen
atendo, ke la persekutanto ĉesas peki aŭ pentos.
La Sinjoro
vidis kunligon inter tio, ke la peka virino
kisis lin kaj tio, ke ŝi "multe amas". (Lk 7:45,47). Poste li
rakontis la parabolon pri ŝi kaj Simon la Fariseo. Ambaŭ estis
pardonitaj de li, sed forestas iu ajn atesto, ke Simon pentis antaŭ
la pardono.
- Ni devas pardoni tiun, kiu "pentas" 490 fojojn pro la
sama peko, komprenante, ke lia pento ne estis sincera. Tamen ni devas lin
pardoni.
La Sinjoro preĝis, ke la soldatoj estu
pardonitaj, ĉar ili ne sciis, kion ili faris. La fakto ke Jesuo petis por
ilia pardono, montras, ke ili estis kulpaj pri peko, kvankam ili ne sciis pri
ĝi kaj, sekve, ne pentis pri ĝi. Sed Jesuo sciis, ke pardono eblas
ankaŭ sen pento. Tio rifutas la hipotezon, ke pardono povas esti donita, nur
se peko estas ĉesita.
- Dio pardonas homojn pro ilia kredo je la sango de Kristo kaj pro
ilia baptiĝo; ne pro "laboroj faritaj en justeco" (Tito 3:4-8).
Ni devas esti atentaj kaj ne insisti, ke iu nepre ĉesu pekon en fizika
senco. Ĉiu peko - ajna peko - meritas morton. Kvanto da pekoj ne
ŝanĝos tiun verdikton. Nur unu vojo estas por eviti ĝin – esti
en Kristo, por ke Dio rigardu nin kiel Kriston. Se forestas la kredo je Kristo,
ĉeso de peko ne alportos al ni savon.
- Al la homo el Mt 18:26 estis pardonita lia ŝuldo nur pro lia deziro
repagi ĝin. Kaj de li oni atendis, ke li same faros rilate al siaj
ŝuldantoj.
DU NORMOJ?
- Dio montras al ni altan normon, sed estas preta akcepti nian atingon
de pli malalta normo. Ni ĉiuj iam deiras de la ordonoj de Kristo. Tamen ni
havas fortan esperon je savo. Sekve, obei al ordonoj ne estas la sola neceso
por ricevi savon. La ordono "Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via
ĉiela Patro estas perfekta" (Mt 5:48) estas neplenumita de ĉiu
el ni. Eblas malobei al la ordonoj de Kristo ĉiun tagon, kaj tamen esti
savita. Se tio estas malvera, savo eblas sole se ni atingas al la perfekteco de
Kristo, kio estas neebla.
La Skriboj donas al ni la idealan normon por geedzeco,
sed ni akceptas tiun, kiu estas pli malalta. Tio estas evidentigita per la
kelkfoje uzata en la teksto vorto "sed":
- Estas bone ne edziĝi, "sed se vi edziĝas, vi ne
pekas" (1 Kor 7:28).
- "Sed" (tamen) ankaŭ oni povas renkonti en versoj 10
kaj 11: "Edzino ne foriĝu de sia edzo, tamen, se foriĝas…".
Sekve, foriĝon de edz(in)o Dio permesas kiel cedon al homa malforteco.
- Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas ŝia edzo, sed se
la edzo mortis…" (1 Kor 7:39,40; 1 Tim 5:11)
- La saman principon de “du normoj” ni vidas aliloke en 1 Kor 8. Viando
oferita al idoloj estis nur viando, sed Paŭlo faras cedon por tiuj, kiuj
dume havas ne klaran komprenon rilate al tio.
- Same en 1 Cor Paŭlo diris, ke li povus peti la korintanojn pri
financa subteno, sed li elektis alian. Tiele li elektis la plej superan el du
elektoj.
- Tiuj kiuj havis la donacon de lingvoj devus uzi ĝin sole por
instrui aliajn, prononcante kompreneblajn vortojn publike; sed Paŭlo estis
preta permesi al la korintanoj paroli en lingvoj, kvankam tio, ŝajne,
kontraŭas al lia antaŭa klarigo pri la ideala uzo de tiu ĉi
donaco.
- 1 Cor 12:31-13:12 montras, ke Paŭlo staris antaŭ la pli
alta elekto de la servado al amo kaj la skribita vorto, komparata kun la pli
malalta elekto de uzado de la Spiritaj donacoj. Ĉiuokaze, komparu tion kun
tiu elekto, priskribita en Fil 1:21-26; lasi tiun ĉi vivon estis eble por
li, sed li faris la superan, pli malfacilan, spirite pli danĝeran elekton
– vivi ankoraŭ kelkajn jarojn por fortikigi siajn fratojn.
Tiun cedadon al malforteco ni devas respeguli en niaj interrilatoj kun
aliaj homoj. Tamen tio certe ne signifas, ke ni neniam “tiros linion” rilate al
frateco en decidoj de nia eklezio.
SPIRITA AMBICIO
La
fakto, ke Dio toleras pli malaltan normon, devas instigi nin ne ĉiame
dependi de ĝi; ni devas esti ambiciaj atingi tiun pli altan normon, kiu
estas pli agrabla por Li. 1 Kor 7 montras, ke Dio toleras pli malaltan
normon
en geedzeco, kiu estas la parto de eklezia vivo. En la Malnova
Testamento estas ekzemplo de tio. Abraham vivis laŭ la normoj de Edeno,
ne laŭ
la leĝo de Moseo. La Edena normo rilate al geedzeco konformas al tiu de
Kristo. Tamen Abraham krom Sara havis Hagaron; Jakobo ankaŭ havis du
edzinojn, kaj Dio toleris tiun deflankiĝon de unu viro - unu virino
idealo.
La principoj de
Dio ne ŝanĝiĝis je la momento de la morto de Jesuo sur la kruco,
post kiu iĝis valida la nova interligo. Ambaŭ tiuj interligoj montras
la samajn principojn, sed diversamaniere. Senŝanĝa restas ankaŭ
la principo de Dio pri cedo al homaj malfortecoj, kaj tio konfirmas Lian
kompaton al ni.
SERĈANTE DION
La profetaĵoj ofte rememorigas al ni, ke spirita vivmaniero
estas tiu, kiu serĉas Dion. Ni devas serĉi Lin (Ps 24:6; 27:8), sed
vidi Lin ni ne povas (El 33:20). Fakte, trovi Dion en tiu ĉi vivo, en la
fina senco, estas neatingeble, sed ni devas vivi serĉante plenan spiritan
perfektecon. Serĉado de Dio, laŭ la profetoj, estas deziro
iĝi justa kaj ĉesi peki (Am 5:5,8,14,15). Neniu el ni povas atingi
plenan sukceson en nia serĉado de Dio, kaj sekve, neniu el ni tute
ĉesis peki.
En kunuleco nin kunigas tio, ke ni serĉas la saman Dion kaj
efektivigon de la sama justeco (Cef 2:3). Kaj tio firme kunigas nin, ne tio, ke
ni ĉiuj estas justaj. Kun tiuj, kiuj inklinas al malbono, kiuj ne
komprenas la justecon de Dio, ni ne havas kunulecon. Sed ni devas ne opinii, ke
nepre necesas rompi rilatojn kun tiuj, kiuj ne sufiĉe diligente
serĉas Dion, se estas agnoskite, ke ili ne serĉas malbonon. Pento kaj
serĉado de Dio estas kunligitaj: la restariĝo de Izrael
komenciĝis post kiam ili pentis kaj komencis serĉi Dion (Jer
29:12-14). Kvankam Izrael en tiu tempo estis ankoraŭ spirite malforta, sed
kelkaj el ili havis deziron serĉi justecon, kaj Dio akceptis tion.
3. LA BIBLIA RESPONDO
3. 1 ENKONDUKO
Vivo
kun alkoholismo naskas spiriton de senespereco. Tio estas
siaspeca konvinko, ke Dio ne povas helpi. Tamen fido je Dio estas
provata. Ni povas
havi realan esperon je la pli bona. Preĝo povas ŝanĝi multon.
Alkoholismo
ne estas neelkuracebla malsano. La ekzemplo kaj inspiro de la persono
de Jesuo ŝanĝas
nian vivon. Kaj Dio influas nian vivon miraklamaniere. Iufoje tiu
mirakla
influo radikale ŝanĝas homan vivon (9). Ni kredas, ke mirakloj
okazadis en la pasinteco, ĉar ni kredas, ke la Biblio estas la vorto de
Dio. Ni devas konscii la kunligon inter tio, kion Li faris en la
pasintaj tempoj kaj tio, kion Li povas fari hodiaŭ. Jen kial la Psalmoj
ofte rakontas pri tio, kion Dio jam faris, ekzemple, ĉe la Ruĝa maro,
kaj samtempe insiste petas Dion eniri senprokraste nun
en la vivo de la Psalmisto. Biblia historio ne estas finita. Ĝi ne
estas morta historio ekstere de niaj
interesoj. Tiuj eventoj vivas kaj rilatas al ni, ĉar tiu Dio estas nia
Dio. "Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo estas
tro mallonga? Nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ
ne" (Nom 11:23).
La
metodo "Dek du paŝoj" de la societo "Anonimaj
Alkoholuloj" (vidu Aldonon 1) ricevis tutmondan agnoskon, kiel la plej
efektiva metodo de kuracado de alkoholismo. Ni devas honti, sed tio
estas
fakto. Tiu ĉi organizo eĉ ne estas kristana. La vera kristanismo
devas esti pli forta, ol "Dek du paŝoj" de "Anonimaj
Alkoholuloj". Sed ni devas apogi nin al tiu ĉi fakto kaj kun helpo de
ĝi aliĝi al venko de la problemo. Tamen ni apenaŭ komencis
agnoski tiun problemon, kaj dume nenion faris por decidi ĝin. Ni estas
benitaj de la vero, kaj pro tio ni devas esti antaŭe, esti ekzemplo por
nia generacio; paroli al homoj pri tio, kion la Biblio diras pri
alkoholismo, estas nur unu el multaj flankoj de nia agado, en kiu ni
povas
uzi niajn sciojn, ricevitaj el la Biblio. La reala ebleco superi
alkoholismon
estas kunligita kun kompreno de la vera naturo de peko, tento, la
Biblia "diablo", Dio Mem kaj Lia potenco de savo. Ĝuste pri tiuj temoj
la kristana
komunumo estas benita per profundaj scioj. La vero, donita al ni devas
ne resti
nur teoria, logika, teologia vero. Ni devas montri tiujn sciojn
praktike, ne
nur por ŝanĝi vivojn, sed ankaŭ kiel kuracilon, kiu forestas en
ajna sistemo de kuracado de alkoholismo. La veraj doktrinoj nepre
alkondukos al
la vera vivmaniero. Vivo en la vero, kun Dio, kuracos alkoholismon. Nia
komunumo praktike uzas siajn sciojn en la batalo kontraŭ alkoholismo.
3. 2 EVIDENTECO KAJ KONVINKO
La
alkoholulo devas kompreni, ke li vivas kaj agas erare, kaj ne nur
malutile por si persone, sed ankaŭ erare antaŭ Dio. Alkoholuloj havas
malaltan sintakson; se vi dum diskuto diros, ke ili "malutilas al si
mem", tio ne havos efekton. Necesas konvinki ilin, ke ili, estante en
stato de ebriiĝo, per tio ofendas Dion, sian kreinton. Ne sufiĉas nur
diri, ke la Biblio malaprobas ebriecon. Jes, la Biblio malaprobas
ebriecon. Sed ĉiu deklaro de Dio havas siajn argumentojn. Necesas uzi
ilin. Ne sufiĉas nur diri, ke tio estas malpermesita.
- Alkoholismo baziĝas sur ĉiama trompo. Alkoholuloj
trompas sin mem kaj tiujn, kiuj ilin ĉirkaŭas. Tio ne estas hazarda
mensogo. Tio estas situacio, kie malvero forbruligas la vivon de homo. Dio
postulas, ke ni parolu veron kaj vivu en la Vero, se ni efektive volas esti Liaj infanoj.
- Ni devas aspiri por vivi en la spirito, peni ne subiĝi al
intencoj de la karno. En la karno ni ne povas komplezi al Dio. "Sed
surmetu la Sinjoron Jesuon Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al
voluptoj" (Rom 13:14). Ekzemple, alkoholo libere havebla en la domo estas
ĝuste tio, kion Dio ne aprobus por alkoholuloj. Alkoholuloj lerte uzas ĉiun
situacion por ricevi eblecon akiri alkoholaĵon kaj daŭrigi trouzi
ĝin.
- Kvankam en iu senco “ĉio estas por mi permesata” (1 Kor 6:12;
10:23), ne ĉio estas permesita de Dio, se ni fariĝas submetitaj sub ĝia
povo. Alkoholismo sklavigas homon. Dio volas, ke ni estu liberaj kaj laŭ
propra volo ni servu al Li. "Por libereco Kristo nin liberigis, tial staru
fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco" (Gal 5:1). Ne neu
tion, kio okazis sur la kruco nur por reveni al peko.
- Alkoholismo baziĝas sur ĉiama rifuzo ami. Tio, ke
alkoholuloj ne zorgas pri si mem kaj pri aliaj homoj, estas nekunigebla kun la
ekzemplo de Jesuo. Se ni ne havas Lian spiriton, ni ne estas Liaj. Ni ne povas
deklari, ke ĉiuj alkoholuloj estas "ne Liaj", ne apartenas al
Dio. Tamen alkoholo detruas familiojn; se homo ne zorgas pri sia familio, li
estas "pli malbona ol nekredanto" (1 Tim 5:8).
- Ni devas malkaŝi nin antaŭ Dio. Alkoholismo delogas nin
de memkonscio, de kompreno pri niaj agoj, pri nia doloro kaj niaj interrilatoj…
kiam laŭ la vorto de Dio, ni devas alfronti ilin, helpe de Lia graco.
RESPONDECO
La Biblio instruas nin, kaj inter ni tio estas unua
principo, ke scio estas kunligita kun respondeco. El tio necesas konkludi, ke
se ni scias, ni respondecas agi konforme al tiu scio. Alkoholuloj bezonas
helpon, sed ili volas, ke iu alia estu respondeca pro ilia konduto, ĉar
ilia senco de respondeco estas ŝanĝita je pereiga sento de kompato al
si mem. Estas
unu strategio por la kristanaj alkoholuloj, aŭ eĉ
por la nekredantaj homoj, kiuj havas iom da scio pri la Evangelio –
rememorigi kaj instrui al ili bazajn sciojn pri Dio. Komprenigi al ili,
ke ili
estas Liaj infanoj, kreitaj laŭ Lia bildo, ke ili respegulas Lian
gloron;
ke Lia filo havis la saman homan naturon, kiun ili havas, sed li neniam
pekis,
kaj tio devigas nin esti respondecaj antaŭ Li. Mi kredas, ke predikado
de la Evangelio povas iri flank' ĉe flanko kun kuracado kaj zorgo pri
alkoholuloj. Ju pli ili
scios pri la "supera potenco", des pli respondecaj ili estos
antaŭ Li, des malpli ili volos peki.
KOMPRENO DE NIAJ MALFORTAĴOJ
Agnoski
homajn malfortaĵojn estas la ŝlosilo al la
programo "Dek du paŝoj" de la societo "Anonimaj
Alkoholuloj". Tiuj, kiuj zorgas pri alkoholuloj devas kompreni, ke li
aŭ ŝi ne povas esti la Savanto de la alkoholulo. Perforte ĉi tie
oni povas ŝanĝi nenion. Kaj tio revenigas nin reen al baza demando:
Ĉu kredas ni, ke Jesuo signifas “Savanton”? Ĉu ni kredas je li? Nur la
Patro kaj Filo povas ŝanĝi homan vivon. Ni povas turni nin al ili kun
preĝo,
kaj tio estos la sola ĝusta solvo de la alkohola problemo. Homoj mem
estas
senpovaj. La alkoholulo mem devas rekoni tion. Necesas kelkfoje legi al
ili Rom
7:15:25, kiu respegulas la internan batalon en la animo de ĉiu
alkoholulo:
"Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas;
ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi
faras. Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la
leĝo, ke ĝi estas bona. La faranto do estas jam ne mi, sed la peko,
loĝanta en mi. Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono
ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.
Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne
volas fari, mi faradas. Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras
ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. Mi do trovas leĝon,
ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi. Ĉar mi ĝojas
en la leĝo de Dio laŭ la interna homo; sed mi vidas alian leĝon
en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj
forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj. Ho
ve, mi malfeliĉulo! Kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?
Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro" (Rom 7:15-25).
Kiam
ni penas fari bonon, en ni ĉeestas malbono.
Malfeliĉaj homoj ni estas. Sed tiuj vortoj estas diritaj ne speciale
pri
alkoholo, ili taŭgas por ĉiu okazo. Ili koncernas pekon
ĝenerale. Ni ĉiuj estas difektitaj de la psikologio de la alkoholulo.
Kaj ankoraŭ Paŭlo diris en Rom 8, ke dank' al Dio, ni per Jesuo
Kristo havas la vojon al savo. La nedifinita "alta potenco" de la
societo "Anonimaj Alkoholuloj” ĉi tie estas difinita. Nia homa
fiereco ne permesas al ni akcepti la majestecon de la Eternulo kaj Lia
filo. Al ni ŝajnas, ke ni mem kapablas superi tiun ĉi problemon.
Humileco kaj amo al homoj estas tiel vivnecesaj. La plej tragika
estas tio, ke alkoholuloj, kiuj jam dum kelkaj jaroj ne trinkis alkoholaĵojn,
denove komencis drinkadi. Praktike en ĉiuj tiaj okazoj la kialo estas en
tio, ke ili ne agnoskis siajn malfortaĵojn. "Antaŭ la pereo iras
fiereco; kaj antaŭ la falo iras malhumileco" (Sent 16:18). Ofte mi
vidis fierecon en homoj, kiuj restis sobraj dum monato. Ili fieris pri tiu
fakto. Ilia fiereco kondukas al tio, ke ili forgesas pri siaj malfortaĵoj,
pri sia bezono de Dio, kaj denove falas en pekon.
Homo estis kreita de Dio el polvo de la tero. Li devas ne fieri kaj
ne humiligi aliajn. En nia egoisma naturo mankas respekto al aliaj homoj. Ju
pli ni konscios, ke ni estas kreitaj el polvo, konscios nian sensignifecon, des
malpli ni faros erarojn. Ni ne bezonas atendi ĝis juĝa tago por
kompreni tion. Pri la naturo de homo kaj lia morteco ni scias el la ĉefaj
doktrinoj de la Biblio. La kunligo inter humileco kaj nia morteco estas
priskribita de Paŭlo: "Kiu (Jesuo) denove elformos la korpon de nia
humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ
la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti" (Fil 3:21).
Kompreno de tio, ke ni estas mortemuloj, helpos al ni esti humilaj.
Nia kredo je Dio montras al ni la malfortecon de homaj eblecoj. Ni preferas
konfidi niajn problemojn al kuracisto aŭ al bona najbaro antaŭ ol
konfidi ilin al Dio, kiel al la lasta instanco. "Ĉesu zorgi pri homo,
kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?" (Jes 2:22).
Ĉu oni povas kompari homon kun Dio de Izrael? En la libro de Ijob 27:9,10
estas skribite, ke ĉiu homo, mortante, turnas sin al Dio kun vortoj similaj
al preĝo. Sed kredo je Dio helpas al homoj ĉiame turni sin al Dio kun
preĝoj. Kompreno de tio, ke ni estas mortemuloj, donas al ni saĝecon:
"Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉiu vivanta,
nevidebla por la birdoj de la ĉielo. La abismo kaj la morto diras: Per
niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi" (Ijob 28:21,22).
Alkoholuloj kaj iliaj familianoj kunpuŝiĝas kun similaj problemoj. La
sola vojo por ili – agnoski nian homan malfortecon kaj la grandecon kaj
potencon de la Patro kaj Filo, la amo de Kiuj superas nian komprenon.
PLI DETALA STUDO
VERO: BIBLIA ANALIZO
Ĉiuj ni serĉas iun, kun kiu ni povas esti tute sinceraj,
kiu gardas niajn sekretojn, kiu kompatas kaj komprenas nin. Ĉiafoje, kiam
ni opinias, ke ni trovis tian homon, kaj li trompis niajn esperojn, ni
seniluziiĝas pri li kaj kaŝiĝas en ni mem. Malplenumi promesojn,
perfido, klaĉoj – ĉio tio estas peko; kaj kiel komunumo ni devas
urĝe ekrigardi nin deflanke, por kompreni, ĉu aligas nin nia konduto
al la Patro kaj al aliaj gefratoj, aŭ ni kaŝiĝas de ĉiuj en
si mem. Timante fari erarojn, ni penas, ke niaj rilatoj kun aliaj homoj ne estu
intimaj. Dum interparoloj kun ili ni intence penas ne malkaŝi tion, kio
estas en la profundo de nia animo. Ni ne konfidas al ili niajn malsukcesojn,
seniluziiĝojn, ni oferas veron por subteni dubindajn bonajn interrilatojn.
Kaj tio kondukas nin al malespero, al "soleco en la homamaso", kiu
estas tiel disvastigita nun. Nur en Kristo ni aliĝas al "la
vero". Ĝuste tion ni serĉas en la vivo. Kion do ĝi
signifas?
En la Sankta Skribo la vorto "la vero" estas simbolo de la
pia vivo; honesteco rilate al ni mem kaj al Dio estas efektiviĝo de la
vivo, kiun Dio promesis al ni. Mi volas substreki ĉi tie, ke ofte homoj
opinias, ke se ili scias la Evangelion kaj kredas je ĝi, ili aŭtomate
iĝas "en la vero". La subaj konkludoj sufiĉe klare montras,
ke "la vero" rilatas ne nur al intelekta kompreno de la vera vojo de
vivo. Se iu komprenas la Bibliajn profetaĵojn alie ol ni, tio ne signifas,
ke li aŭ ŝi deiris de "la vero". Sed se ni (ekzemple)
mensogas, tio signifas, ke ni deiris de "la vero", malgraŭ nia
vera kompreno de la Bibliaj doktrinoj:
-
Pekuloj deturnas sin de la vero (2 Tim 4:4; Tito 1:14). Ili estas
senigitaj je la vero (1 Tim 6:5). Dio malkovris la veron, sendinte
Sian filon proklami ĝin, sed pekemaj homoj rifuzis aŭskulti.
- Paŭlo, en sia epistolo al Efesanoj skribas: "Sed
parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo,
Kristo" (Ef 4:15). Ni povas kompreni tion, kiel "proklami kun amo la
veron". Paŭlo diras, ke reala spirita kresko estas atingebla nur per
vivo en la vero.
Paŭlo alvokas la Korintanojn: "Tial ni festu, ne per
malnova fermentaĵo, nek per fermentaĵo de malico kaj malboneco, sed
per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco" (1 Kor 5:8). La vero
estas direktita kontraŭ malbono, ne kontraŭ erara interpreto de la Bibliaj citoj.
- "Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, kaj parolas veron el sia
koro" (Ps 15:2). La vero devas vivi en nia koro.
- "Izrael diru, ke eterna estas Lia boneco" (Ps 118:2 kaj
ankaŭ Ps 69:13). "Boneco" ĉi tie reprezentas savon kaj
kompaton. Kompato kaj savo rilate al aliaj homoj devas esti "veraj"
en la Biblia senco.
- Jer 5:1 diras, ke ĉiu, "kiu agas juste kaj serĉas
la veron", estos pardonita. Tio signifas - penti kaj serĉi pardonon.
Sed ne ĉiuj tiuj, kiuj serĉas veran komprenon de la Bibliaj versoj estos pardonitaj.
-
En Jer 9:3 ni legas: "Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per
pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero". Esti forta por vero ne
signifas akre disputi kun aliaj pri la interpreto de Skribo. Tragike
estas, ke tiajn
homojn kelke da homoj rigardas kiel “forta por vero”. Tio ne estas la
senco de
tiuj vortoj de Jeremia.
LA VERA VIVO
"La vero", sendube, rilatas al la Evangelio. Ni kredas je tio. Paŭlo diras pri tio: "Pro la espero konservita por vi
en la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero
de la evangelio" (Kol 1:5) kaj "ni ne submetiĝis cedeme, eĉ
por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi" (Gal 2:5). Li
turnas sin al "la vorto de la vero - la evangelio de nia savo" (Ef
1:13). Laŭ la Biblio nia kredo estas “la vero”. La vero estas resumigo de
tiu vivmaniero, kiu baziĝas sur vera instruo. Tiele, ni devas
"surmeti la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera
sankteco" (Ef 4:24).
Ni obeas al la vero en sincera amo al nia frataro (1 Pet 1:22) ne
nur antaŭ baptiĝo, kiam ni respondas al demandoj; ni estas en la
vero, se ni kun amo rilatas al niaj gefratoj, kiam ni iradas en la vero (3 Joh
3). Ni devas sekvi la Evangelion (Gal 2:14). La vereco de la doktrinoj, je kiuj
ni kredas, igas nin vivi en la vero. "La jenon do mi diras, kaj protestas
en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la
vanteco de siaj mensoj, mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo
de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro… Sed vi
ne tiel lernis Kriston; se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis
instruitaj, kiel en Jesuo estas vero" (Ef 4:17-21). En 2 Tes 2:12 ni
legas: "Vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj
gloron". Estas morala kunligo inter ĉiu mensogo kaj senspiriteco. Ni
devas "en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio
donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero" (2 Tim 2:25).
Homo povas ellerni teorie la veron de Dio (2 Tim 3:7), neniam atinginte
ĝin, tio estas, penti kaj vivi en la vero, nenion kaŝante de Dio,
estante honesta kun si mem.
LA VER0 DE KRISTO
En Joh 18:37 Jesuo antaŭ sia morto diris al Pilato pri si mem,
ke li naskiĝis kaj venis en la mondon por atesti pri la vero. Kaj la kruco
estis la plej supera atesto kaj montro de la vero. Tio ne estas proklamo de
doktrinoj, sed pli ĝuste, la vojo de vivo, al kiu tiuj doktrinoj kondukas.
En Gal 3:1 Paŭlo kulpigas la galatojn, ke ili ne obeis al la vero, kiun
tiel klare montris al ili krucimita Kristo; Paŭlo klare vidis obeon al la
vero en obeo al la ofero de Kristo. En Gal 4:16: li elkrias: "Ĉu mi
do per verdiro fariĝis al vi malamiko?". Tiele, estas la paralelo
inter la vero kaj la ofero de Kristo. Ni estas sanktigitaj en la vero (Joh
17:19), sed nia sanktigeco devenas de la sango de Kristo (Heb 9:13; 10:29;
13:12). Povas esti, en tio estas kialo, ke en Dan 8:11,12 "la sankta
loĝejo" signifas "la vero". La ofero de Kristo estas la
vero. En tio ni vidas la homaron kiel ni fakte estas, en tio ni vidas la realan
efekton de peko. Antaŭ ĉio, la realeco estas en tio, ke Homo kun nia
naturo superis pekon, kaj pro lia memofero niaj pekoj povos esti pardonitaj; kaj
ni havas realan, konkretan, definitivan esperon ricevi eternan vivon.
Jesuo
diris al homoj, ke li estas senpeka: "Kiu el vi pruvas
kontraŭ mi pekon? (Joh 8:46). Kaj en Joh 17:19 li diris: "Kaj por ili
mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero".
Lia perfekta vivo kaj morto povas konsekrigi nin. Restante en la vorto
de
Jesuo, ni scios la veron (Joh 8:31,32) - ne nur pli altan komprenon de
la
doktrinoj, sed nia vivo mem respegulos nian scion pri Jesuo, kiu estas
"la
vero". La vero liberigas nin; la Filo faras nin liberaj (Joh 8:32,36).
"La vero" estas do titolo de Jesuo. Nura akademia scio ne povas
liberigi homon de peko, sed la ekzemplo de la spirita vivo de la Filo
de homo povas, kaj liberigas. Jesuo diris: "Mi estas la vojo kaj la
vero kaj
vivo" (Joh 14:6); "En Jesuo estas vero" (Ef 4:21). La spirita
vivo en Kristo liberigas nin de peko (Rom 8:2); sed en Gal 5:1 estas
dirite
simple, ke Kristo liberigis nin de peko. La homo Kristo Jesuo estas
"spirito de vivo"; la Homo kaj lia vojo de vivo estis en perfecta
konformeco. En li la vorto fariĝis karno. "Vero" estis en Li;
perfekte kaj plenkomplete en li estadis la principoj de la vero de Dio.
INTERPAROLO KUN SI MEM
Kion tio povas signifi praktike? Ni ĉiuj interparolas kun ni
mem. Ene en ni ĉiame okazas interna parolo. Iuj homoj daŭrigas kun si
mem interparolon, en kiu estas memsubtaksigo, tagon post tago, monaton post
monato, jaron post jaro. Aliaj pensas pri imagata malbono farata de aliaj. La pensoj
de iuj homoj estas plenigitaj de vanteco, sintrotakso, volupteco, diversaj
fantazioj… kaj finrezulte ĉio tio influas al iliaj vortoj kaj agoj. Tion,
kio okazas en nia koro ni esprimas per vortoj. "Pli ol ĉion gardatan,
gardu vian koron; ĉar el ĝi eliras la vivo" (Sent 4:23). Jen
tial ni devas gardi la veron en niaj koroj.
Nia interna interparolo
povas esti imagiita frukto de nia fantazio, nia imago. Penu, ke ĉiuj
niaj
interparoloj estu veraj, eĉ se temas ne pri spiritaj aferoj. Estus
ideale,
se nia interna interparolo estus pri Jesuo, pri la Patro, kaj Lia
Regno. Sed malbone estas, se ni ene en ni rezonas pri tio, kio en la
Biblio nomiĝas la diablo – en tio estas la fonto de malveraj supozoj
kaj malbonaj agoj.
La diablo laŭ la Biblio estas "la patro de mensogo" (8:44). Kaj
maljusteco komenciĝas en nia propra interno. Mi povas eĉ supozi, ke la
Diablo estas nia propra interna voĉo. Jen ĝi similas al muĝanta leono,
jen -
al ruza serpento. Kaj ĝi estas interne en ĉiu el ni. Vivgravas regi
nian internan voĉon. La Biblio gvidas nin en nia kompreno de tiu ĉi
vero; manko de vero estas fonto de malbono kaj peko. Kutime, peko estas
ne
sekvo de konscia ribelo, sed rezulto de komplika procezo de mempravigo.
Jen
kial vero estas la esenco de la spirita vivo. Neante malverecon ni neas
pekecon. Ni ĉiuj havas tiun ĉi problemon. Jen kial la aserto de Jesuo,
ke li estas "la vero", signifas, ke li estis tentata, sed estis
senpeka. Nur pro tio estas Jesuo la vojo al eterna
vivo.
3. 3 PENTO
Ankaŭ
en tio la kredanto havas avantaĝon super la
nekredanto. Georg Best en sia membiografio "La Bono. La Malbono kaj La
Ĉampano" kronologie priskribas sian batalon kun alkoholo,
substrekante, ke malgraŭ riĉeco kaj fameco, aŭ, povas esti, pro
ili, li ne havis realan motivon por ĉesi drinki. Multaj alkoholuloj ne
povas ĉesi drinki nur pro foresto de motivoj. Oftaj malagrablaj
rememoroj
pri ilia lasta ebriiĝo povas esti motivo, sed nur por kelktempa
periodo. Por
ni la motivo ne estas nur egoisma deziro por pli agrabla familia aŭ
ekonomia
vivo, sed ni havas ankaŭ devon antaŭ Dio. Ni konscias, ke alkoholismo
estas peko kontraŭ la volo de Dio. Ni povas nomi alkoholismon malsano,
aldoni medicinajn kaj fiziologiajn terminojn, kompreni tion kiel
siaspecan vivovojon,
sed ĝi tutegale restas peko. Ni amas Dion; Li amas nin, amas kaj amis
pli
forte, ol ni povos percepti. Tial ni celas vivi tiel, kiel antaŭdifinis
al
ni Dio, ni serĉas vojon por vivi la Regnovivon jam nun. Ni sincere
volas esti similaj al tiu, kiu amis nin ĝis la fino, kiu oferdonis sian
vivon pro
ni, lia popolo. Por la kredanta alkohololulo tio devas iĝi kialo por
deiro
de alkoholo. Ni volas esti similaj al Li, vivi tiel, kiel Li vivis kaj
vivas
nun.
Drinkuloj
ne heredos la Regnon; pri tio diras 1 Kor 6:10 kaj Gal
5:21. Ĉu signifas tio, ke alkoholuloj, kiuj ne povas ĉesi drinki, ne
estos en la Regno? Ĉe kiu kondiĉo do ili heredos la Regnon? Nur ĉe
kondiĉo de sincera pento. Ili devas havi en si mem fortan volon returni
sin de la pereiga pasio. Estas facile fingromontri al alkoholuloj. Ilia
peko
klare videblas kaj estas malaprobata. Sed ĉiuj ni estas pekemaj. Ni
pekas,
pentas kaj denove pekas. Ni senesperiĝas. Ni malamas pekon ni
alkroĉiĝas al la vortoj de Paŭlo en Rom 7:15:25 kaj trovas
sinpravigon en tio, ke peko estas en nia interna esenco. Sed en Rom 8
ni legas,
ke la spirito de nova vivo en Jesuo liberigas nin de la ŝajne
neevitebla
leĝo de peko, kiu estas en ni. Ĉe denovaj malsukcesoj ni miras, ni
malamas pekon kaj sentas pasian deziron superi ĝin. Ni kun ĝojo
atendas la savon de la Regno. Kaj iom post iom ni sukcesas ŝanĝiĝi.
Tio estas la minimumo, kiun Dio atendas de ĉiu frato kaj fratino, kiuj
estas alkoholuloj kaj ankaŭ de tiuj, kiuj loĝas kun ili. Ni ĉiuj
havas tendencon pligrandigi la pekojn de aliaj homoj kaj plimalgrandigi
niajn proprajn,
kiuj estas malpli malkaŝitaj. Konsciu tion, enskribu viajn kutimajn
pekojn
kaj analizu ilin. Atentu, ke alkoholuloj estas tre sentemaj al ĉia
elmontro de hipokriteco. Amu ilin per Biblia amo – tio estas la plej
bona vojo.
Komprenigu al la alkoholulo, ke ebrieco ankaŭ estas peko, kiel
"malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco,
malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj,
diboĉadoj, kaj aliaj similaj" (Gal 5:19:21). Iufoje ankaŭ ni
avidas aŭ tro manĝas. Necesas atenti, ke alkoholuloj kritike rilatas
al ĉio, kio ilin ĉirkaŭas.
Ankaŭ necesas diferenci alkoholismon de hazarda ebriiĝo.
Alkohlismo estas neapartigebla, ĉiame ripetanta peka maniero de vivo. Vi
ankaŭ, kiel multaj aliaj en nia komunumo, emas peki. Ju pli vi pekas, des
pli vi emas al peka vojo. Homoj, kiuj loĝas kune kun alkoholulo devas esti
ekzemplo de humileco. Esti alkoholulo ne signifas nur trinki alkoholaĵojn,
kvankam ankaŭ tion la Biblio ne aprobas. La Biblio malaprobas ĉiun kutimon, per kiu homo malbonigas sin mem aŭ estas kialo de
malbono por aliaj homoj. Alkoholismo estas egoisma kutimo, kiu malutilas al la korpo,
deformas la bildon de Dio; ĝi estas malsukceso provi vivi laŭ la antaŭdifinita
de Dio por ni celo. Tamen, ĉiu el la supre indikitaj pekoj nepre
ripetiĝas en la vivo de multaj kristanoj. Tio, certe, ne pravigas
alkoholismon, sed paroli pri tio al alkoholuloj necesas. Ni ne akuzas la alkoholulon,
ni batalas kontraŭ peko. Neniu estas forigita de Dio tiel, ke oni ne povus
helpi al li. Pri tio necesas paroli denove kaj denove. Jesuo ja kuracis homojn
eĉ el plej malalta socinivelo de Palestino en la unua jarcento.
LA SOLA JUĜISTO
Ni
devas ne trakti la alkoholulon kiel juĝistoj, atendante taŭgan
momenton por puni lin. Nin devas gvidi amo. Kaj amon ni penas inspiri
en la
vivon de la alkoholulo. Kiam homoj kulpigis la virinon pri adulto,
Jesuo
rememorigis al ŝiaj kulpigantoj, ke ankaŭ ili estas pekuloj, laŭesence,
ke ili ne rajtas juĝi ŝin. Ili unu post la alia foriras. Kaj tiam Jesuo
diris al ŝi, ke ŝi ne peku plu (Joh 8:3-11). Li faris tiel por
ŝia bono. Li komprenis, ke ŝi ne estis virta virino kaj li vidis
ŝian ofendsenton, sed samtempe li vidis ankaŭ la hipokritecon de
aliaj homoj. Povas esti ŝi dividis sian liton kun ĉiu el tiuj, kiuj
nun, konvinkitaj pri sia praveco, pelis ŝin; aŭ eble ŝi sciis
pri iliaj propraj moralaj eraroj. Sed la Sinjoro ne volis malhelpi ŝin
penti. Kaj krom tio – neniu krom la Sinjoro rajtas malaprobi aŭ juĝi
homon. Jesuo ne bezonis ion diri al ŝi. Lia perfekteco mem kulpigis
ŝin pro ŝia pekemeco. Se la familio de la alkoholulo juĝas lin,
ili riskas, ke li ekvidos ilian hipokritecon. Ni devas sincere diri al
la
alkoholulo pri niaj propraj pekoj. Tiu potenco, kiun en la societo
"Anonimaj Alkoholuloj" oni nomas "supera potenco", akiras
por ni realan formon – tio estas perfekta Jesuo Kristo.
PENTO PRAKTIKE
Mi
akcentas, ke pento devas esti vorte esprimita, ĝi devas esti
"konfeso" (1 Joh 1:9), nome, buŝa aŭ skriba klarigo de la
problemo. Tio similas al preĝo aŭ voĉlego de la Biblio, kiam niaj
pensoj fluas pli malrapide. Ni devas konscii ĉiujn flankojn de nia
peko. Ni devas senti la malbonecon de nia peko. La alkoholulo, kiu
volas
ĉesi drinki, devas rememori ĉiun okazon, kiam alkohola ebriiĝo
kaŭzigis malutilon. Oni povas helpi al ili ĉesi drinki, montrante al
ili la longan liston, kiun ili mem kompilis. En la supra parto de tiu
liasto la
alkoholulo devas surskribi grandlitere: "Mi estas mensogulo". Tio pli
bone ol ĉio alia helpos al li/ŝi resaniĝi (Paŝoj 4-9 en la
programo de “AA”).
La
kredo, ke ni estis pardonitaj, estas, verŝajne, la plej
granda defio al la fido de ĉiu el ni. Precipe malfacile estas tion
agnoski
por alkoholuloj, kies fido ne estas altnivela. Necesas paroli kun
alkoholuloj,
ke pardonon ricevi eblas (Lk 7:42). "Ĉar per graco vi saviĝis
per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke
neniu
fanfaronu" (Ef 2:8,9). Neeblas kontraŭstari al la logiko de la vortoj
el Rom 8: "Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?". Se tiom multe
estis plenumita pere de la morto de la Sinjoro, kiom multe ni ricevos
pere de Lia resurekto kaj nova vivo, kiun Li volas dividi kun ni. Se
Dio fordonis pro
ni Sian filon, kiom multe Li volas doni al ni ankoraŭ? "Kaj la
leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko
plimultiĝis, graco multe pli superabundis" (Rom 5:20). Li faras la
valon Aĥor, simbolon de malglora deiro de Dio, vojo de espero, kie en
unu
bela tago Izrael kantos, kiel ili kantis dum la eliro el Egipto (Hos
2:14,15).
La promeso pardoni niajn pekojn estas reala kaj signifoplena (1 Joh
1:9).
Por ricevi pardonon de niaj pekoj necesas penti pri ili. Penton
helpas kunuleco. La ekzemplo de aliaj inspiras nin penti, eĉ se ni ne plene
komprenas la demandojn koncerne nian interrilaton kun Dio. Multaj kredantoj
superis alkoholismon, multaj familioj havas sperton, kiu estus utila por tiuj,
kiuj bezonas tian gvidilon. Multaj homoj ankoraŭ nun penas superi
alkoholismon. Vi povas interrilati kun ili, sendante al christadelphianalcoholics@bbie.org
viajn mesaĝojn. Ni garantias vian anonimecon. "Anonimaj Alkoholuloj"
instruas, ke interrilatoj de alkoholuloj kun homoj, kiuj penas venki la
saman
problemon, helpos al ili mem. Al multaj homoj tio helpis. Sed ĉu
ekzistas
potenco pli forta, ol la potenco de Kristo?! Interrilato kun
alkoholuloj devas
havi celon. La Sinjoro interrilatis kun pekuloj por alkonduki ilin al
Dio. Ni
ne povas supozi, ke se Jesuo partoprenis ĉe la tablo de pekuloj, tio
signifas, ke ili jam estas enskribitaj en lia libro por eterna vivo.
Lia
kompatemo kaj insisto, persona ekzemplo de virteco kaj bonkoreco
instigis
pekulojn ŝanĝiĝi. Multaj kristanoj erare opinias, ke ilin
malsanktigas interrilatoj kun alkoholuloj. La Sinjoro ne donis al ni
similan ekzemplon. La vundita homo, savita de la Samariano, similas al
multaj el ni, pekemaj kaj preskaŭ nudaj surstrate. En la memoro
aperas la bildo de alkoholulo, priŝtelita kaj senvestita de socia
malsano,
reklamo de alkoholaĵoj kaj tiel plu. Sed la Samariano (= Jesuo)
forportis lin en la gastejon kaj petis la mastron prizorgi lin ĝis
kiam li revenos. La gastejo simbolas la eklezion, en ĝi ni trovas
spiritan
forton kaj plibonigon de nia stato. Kaj tio daŭros ĝis kiam la Sinjoro
revenos.
Ĉiu membro de la korpo kontribuas al la sano de la korpo. Neniu
membro povas diri, ke li ne bezonas la aliajn, "el kiuj la tuta korpo
kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per
energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por
la sinedifado en amo" (Ef 4:16). Forto kaj energio venas al ni de la korpo
de Kristo. Tragike estas, ke la korpo de kredantoj estas komprenata de multaj
alkoholuloj kaj ankaŭ de tiuj, kiuj prizorgas ilin, kiel io hontiga. Tamen
la veron diras la Sankta Skribo: jes, la korpo de Kristo estas granda forto kaj
potenco, kaj en ĝi oni povas trovi por si helpon kaj subtenon. Ĝuste
tia forto, kondiĉe, ke anonimeco estas garantiata, helpas venki la problemojn
de alkoholuloj. Ni ĉiuj bezonas fortan rememorigon pri la pekoj de
klaĉo kaj juĝemeco. Tiuj du komunumaj pekoj malhelpas nin iĝi la
forto de bono, eĉ la hakanta tranĉrando de ĉi tiu generacio,
kiun ni tiel facile povus atingi.
3. 4 LA NOVA VIVO
Paŭlo
kelkfoje substrekis, ke pro baptiĝo nia statuso
ŝanĝiĝas. Antaŭe ni estis perditaj kaj implikitaj en la
mondo de peko. Nun ni estas liberaj de ĝi, ni estas en Kristo. Sed
malgraŭ
nia nova statuso, en ni restas inklino vivi laŭ la antaŭaj moralaj
principoj. Li priskribas la karakteron de la antaŭa vivo, kaj alvokas
nin ĉesi
vivi kvazaŭ ni ankoraŭ estas en perdita kaj sencela mondo. La fakton,
ke Li konsideras nin en Kristo, kiel senmakulan fianĉinon de Sia filo,
ni
devas akcepti kiel devon vivi kaj konduti kiel Li. Ni devas celi iĝi
tiaj,
kiujn Li nin konsideras. Nur pripensu la vortojn de Dio: "Kaj nun se vi
obeos
Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo
inter ĉiuj popoloj" (El 19:5). Tiu ĉi promeso estis plenumita –
Izrael iĝis Lia popolo kaj akiris la statuson de Lia "amata
propraĵo", malgraŭ tio, ke ne ĉiam ili iris laŭ la
vojo de Dio. Tion oni povas diri ankaŭ pri ni: same ni estis
enkondukitaj
en la Regnon de Lia kara filo, ni estis elvokitaj el mallumo al lumo
kaj
anoncitaj Lia popolo. Moseo diris: "La Eternulo promesis al vi hodiaŭ,
ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos
ĉiujn
Liajn ordonojn" (Read 26:18). Atentu, ke Moseo diris - "Se vi
observos ĉiujn Liajn ordonojn". Sed malgraŭ ilia malobeemo
Li konsideris ilin Sia popolo.
Jen kelkaj ekzemploj:
- "Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la
karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj" (Gal 5:16-25). Por Paŭlo -
la karno estas vivo antaŭ baptiĝo; la spirito – vivo post
baptiĝo. Sed la galatoj, ŝanĝinte la statuson, daŭrigis la
vivon de la karno.
- En bapto la efesanoj formetis la malnovan homon kaj surmetis la
novan homon (Ef 4:22,23 = Rom 6:6). Sed ili ankoraŭ devis formeti la
aferojn de la malnova homo - koleron, mensogon kaj tiel plu (Ef 4:25-28).
- Pri tio diras ankaŭ Rom 6, kiu estas didiĉita al
baptiĝo. Paŭlo turnas sin ne al nekredantaj homoj, kiuj bezonas
baptiĝi. Li turnas sin al spirite malfortaj gefratoj jam baptitaj,
alvokante ilin deiri de la antaŭaj kutimoj.
-
Antaŭ baptiĝo ni estis en la mallumo: "…iam vi
estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de
lumo (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco
kaj vero)" (Ef 5:8,9).
- Li avertas la koloseanojn malvivigi malĉastecon, malpurecon,
volupton, malbonan deziron kaj avidecon, malgraŭ tio, ke ili entombigis
tion ĉion dum baptiĝo (Kol 3:5 = Rom 6:6). Pli sube ni legas, ke ili
jam ne faras pekojn, "en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en
ili", kvankam de ekstere ŝajnis, ke nenio ŝanĝiĝis
post ilia baptiĝo (Kol 3:7). Ree Paŭlo diras, ke se ili volas esti
bonaj en la okuloj de Dio, ili devas ne peki ĉiam.
- Ni obeas al la vero "por sincera amo al la frataro, amu unu
la alian el la koro fervore" (1 Pet 1:22). Nia obeo al la vero de Kristo
metas nin en la statuson de tiuj, kiuj sincere amas siajn fratojn.
- Tito diras al la gefratoj en Krito, ke ili estas lavitaj per
baptiĝo, kaj pro tio ili devas ne paroli malbonon rilate al aliaj
gefratoj, kiel ili kutimis fari antaŭe (Tito 3:2-6). Sed ili faradis tion
eĉ post baptiĝo!
-
Paŭlo avertas, ke nepentantaj malĉastuloj kaj pekuloj ne
heredos la Regnon de Dio: "Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi
laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro
Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio" (1 Kor 6:11). Paŭlo diris,
ke
ili estis lavitaj per baptiĝo en la nomo de Jesuo Kristo, kaj pro tio
ili
devas:
a)
Agnoski, ke iliaj korpoj estas temploj de la Sankta Spirito, kaj glori Dion korpe kaj spirite.
b) Kompreni, ke ili ne apartenas al si mem kaj ne povas vivi kiel ili volas.
c)
Agadi kvazaŭ ili agas kune kun Kristo.
ĉ) Permesi al la
potenco de la Krista resurekto agi en ilia nova vivo.
Estas sufiĉe klare, ke la korintanoj klare konsciis tion, sed
daŭrigis drinkadon kaj malĉastadon. Sed Paŭlo diras, ke tiel ili
antaŭe kutimis konduti. Evidente li vilas diri, ke ilia statuso jam
ŝanĝiĝis kaj ili devas vivi laŭ tio. De psikologia
vidpunkto peko ĉiam trovas pravigon por si. Ili ankaŭ diradis:
"Viando - por la ventro, kaj la ventro – por viando". Alivorte, ni
havas bazajn homajn dezirojn kaj estas vojoj por ilin kontentigi. La respondo
de Paŭlo estas jena: se ni estas en Kristo, ni promesis malvivigi tiujn
dezirojn, kaj se ni ilin plenumas, ni agas kvazaŭ ili estas ankoraŭ
bone vivantaj. Plue, per baptiĝo ni mortas al peko, ni serĉas novan
vivon, kiu nun estas en la Sinjoro, al kies korpo ni apartenas. Tiu certigo kaj
defio alfrontas kristanajn alkoholulojn hodiaŭ. Vi estas lavitaj,
sanktigitaj, pravigitaj kaj agnoskitaj justaj. Rememoru vian baptiĝon kaj
tion, kio okazis tiam. Provu vivi tiun vivon. Agu, aŭ almenaŭ provu
agi, kiel Dio vin vidas. La alkoholulo bezonas rememorigon, kiel bezonis
ankaŭ la romanoj, pri la grandega signifo de la fakto, ke li
baptiĝis. Ili havas respondecon kaj senliman eblecon pro tio. Rememorigu
al ili pri tiu tempo, kiam ilia vivo en Kristo nur komenciĝis. Parolu kun
ili pri tio…
La frukto de la Spirito inkludas mensajn vidpunktojn, kiuj helpos
prepari veran venkon super alkoholismo. Profundaj timoj, ke la alkoholulo
neniam ĉesos drinki, povas alkonduki al tio, kion ni timas. Se la problemo
estas rekonita, tro akra reakcio kaj rapidaj agoj ne estas saĝaj agoj.
Tiuj, kiuj loĝas kune kun alkoholuloj devas iom-post-iom prepari grundon
por evoluo de la sekvantaj spiritaj trajtoj:
POZITIVA PENSADO
Alkoholuloj kaj iliaj familianoj estas facile kaptitaj de la
sindromo de "batalo-aŭ-flugo". Ili volas senprokraste kaj per
ĉiuj rimedoj superi la problemon, al ili ŝajnas, ke la sola solvo
estas mergi pli profunde en ĝin.. Kredo je la vero de Dio donas al ni
eblecon atingi almenaŭ iom da pozitiva pensado. Ni legas en la Biblio: "Fine, fratoj, kio ajn estas vero, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn
ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfara; se estas ia virto, se estas
ia laŭdo, tion pripensu" (Fil 4:8). Celu akiri pozitivecon
pri aferoj, kiuj ne rilatas al la alkohola problemo, penu partopreni la laboron
de la Sinjoro en aliaj sferoj, kio helpos al vi superi vian kompreneblan
obsedon kun la alkohola problemo, kiu ĉirkaŭas vin.
REGI EMOCIOJN KAJ AGOJN
"Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, estas urbo detruita,
kiu ne havas muron" (Sent 25:28). Tiu homo estos malforta, ofte regata de
negativaj emocioj. Lia fina stato estas priskribita en Gal 5:19-21:
"malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, malamikeco, malpaco,
ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco…".
Por regi siajn emociojn la alkoholulo devas lerni agnoski ilin, ĉar nur post
jaroj de obsedo, personaj emocioj iĝas sensignifaj. La alkoholulo povas
perdi kontakton kun si mem. Priparolu kun li liajn sentojn, kaj vi ricevos
simpligitajn respondojn, similaj al "mi ne bone sanas"; sed nenion
krom tio li povas klarigi. Sed pacience parolante kun li, provu pli profunde
penetri en liajn sentojn.
JESUO EN NIA VIVO
Konscio de tio, ke Jesuo plenumas en nia vivo la ĉefan rolon,
kuraĝigas nin ĉiujn. "Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis
ankaŭ en Kristo Jesuo" (Fil 2:5). "Mi ĉion povas fari en
tiu, kiu min fortikigas" (Fil 4:13). "Ĉar Dio donis al ni
spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado" (1 Tim
1:7).
INTERRILATOJ KUN ALIAJ HOMOJ
Alkoholuloj
laŭesence estas solecaj homoj. "Ĉar se
ili falos, unu levas la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne
estas
alia, kiu lin levus" (Pred 4:10). La poeto de la 17-a jarcento Ĝon
Donn skribis: "Neniu homo estas insulo". Kunuleco, signifoplena
kunuleco, kun aliuloj estas planita al ni de la Patro. Tio estas Lia
vojo por ni. Dio kreis nin tiel, ke ni bezonas aliajn homojn. "Kaj
Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al
li
helpanton similan al li" (Gen 2:18). Povas okazi tiel, ke familiaj kaj
amikecaj komunikiĝoj ne sufiĉos por la alkoholulo. Tamen estas granda
terapeŭtika valoro en la ebleco konfesi siajn erarojn al aliaj homoj
(Jak
5:17), kvankam tio estas plimalfortigita se la komunumo falas en klaĉon
kaj nefidemecon. Nia bezono de aliaj estas bazita ne nur sur la Biblio.
Sciencistoj atestas: por ke homo fartu bone korpe kaj spirite, li devas
havi
sufiĉan komunikiĝon kun aliaj homoj. Por la familianoj de la
alkoholulo estas malfacile akcepti la fakton, ke la alkoholulo sentas
sin soleca,
ĉar ili ĉiam estas apud li por helpi al li kaj evitigi
malfacilaĵojn. Sed akcepto de la bezono de la alkoholulo tute ne estas
konfeso, ke vi malsukcesis; estas agnosko, ke la bezono estas reala.
Atentigi
lin pri aliaj homoj – tio kondukos lin el la memcentreco, kiu
karakterizas
alkoholismon. La plej bonaj amikoj estus, certe, gefratoj, kiuj mem
luktis kaj
superis la saman problemon. "Se ni aflikiĝas, tio estas por via konsolo
kaj saviĝo; aŭ se ni konsoliĝas, tio estas por via konsolo, kiu
energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaŭ
suferadas" (2 Kor 1:6). Same necesas ankaŭ fortaj ligoj inter familioj,
kiuj dividas la saman problemon; kaj tio eblas nur se ekzistas iom da
malkaŝemeco. Sed certe, klaĉoj kaj malaproboj ne fortikigos tiujn
interrilatojn.
Rilatoj de homoj al alkoholuloj ludas gravan rolon. Se la alkoholulo
povas esti kondukata en suprenirantan spiralon, se li estas en la korpo de Kristo,
li superos la malsanon. Sed estas danĝero fari eraran paŝon, fari
ĝin estas facile kaj ĝi povas revenigi la alkoholulon en malsuprenirantan
spiralon. Necesas esti kune kun aliaj, kiuj ne estas alkoholuloj. Ni devas ne
sekvi la intencojn de la karno (Rom 13:14) – la alkoholulo devas eviti tiujn
homojn kaj lokojn, kiuj provokas lin drinki. Specialaj esploroj atestas, ke en
tiuj lokoj, kie la leĝo ne malpermesas senkontrolan drinkadon, tie akre
kreskas la nombro de mortoj inter alkoholuloj (11). Foresto de provokaj eblecoj
malaltigas la riskon reveni al alkoholismo. Ni estas entiritaj en spiritan
militon, venki en kiu ni povos nur kun helpo de Dio: "En mia koro mi
konservos Vian diron, por ke mi ne peku antaŭ Vi" (Ps 119:11).
Se alkoholuloj ĉesis drinki, estas ankoraŭ frue opinii la
problemon venkita. Konsideru tiujn ĉi strangajn, sed realajn statistikajn
fenomenojn: la plimulto da partneroj de eks-alkoholuloj denove bonvenas siajn partnerojn
en familian vivon. Sed poste ili forlasas la kuracitan partneron kaj… foririnte
de la edzo aŭ de edzino-alkoholulino, ili denove trovas al si
partneron-alkoholulon. Kial tio okazas? Dum la periodo de alkoholismo la partnero
(precipe virino) prenas al si decidojn de ĉiuj ĉefaj problemoj.
Ŝi decidas ĉiujn demandojn sen konsideri la opiniojn de la
alkoholulo. Ŝi kredas sin ĝusta. Ŝi estras en la interrilatoj.
Kaj por ŝi estas nekredeble malfacile rilati al sia nova partnero sen
iugrada malestimo kaj patronado. En tiuj okazoj povos helpi kunuleco kun homoj,
kiuj spertis similajn problemojn.
Ni nurnu nin al la parabolo pri la pliaĝa filo. Povas esti, ke
la jeno estas la esenca mesaĝo de la parabolo. La pliaĝa filo estis
ĵaluza kaj plenigita de memkompato. Li opiniis, ke lia multajara pacienca
obeado (kaj, certe, li trotaksis sian pravecon) estis forgesita tuj post la
reveno de la malŝparema frato. Li ne povis pardoni al la frato, ke li
malŝparis sian havaĵon per diboĉa vivado. Li ne povis pardoni la
antaŭajn pekojn de sia frato eĉ tiam, kiam la frato tiel klare ekpentis.
La rezulto estis tragika. Li ne plu volis partopreni en la kunuleco de sia patro.
Ĉio tio, okazis sekve de lia malsukceso vere pardoni la fraton.
5. KONKLUDO
Por
ĉiuj homoj kunligitaj kun la tragedio de alkoholismo aperas
la demando: Kial mi? Kial mi estas alkoholulo… Kial al mi estas
antaŭdestinite
vivi kune kun alkoholulo? Sen kredo je tio, ke Dio ekzistas, ke Li
havas rilate
al ĉiuj flankoj de nia vivo Sian apartan planon, ke Li gvidas nian
vivon,
ni ne trovos respondon al tiuj ĉi demandoj. Mi estas konvinkita, ke Dio
ne
donas al ni pli ol ni povas elteni. Ĉiu el ni mem devas porti sian
krucon. Kiel ajn ofte ni mispaŝas kaj falas, eĉ nia Sinjoro faletis,
kiam
li iris sian lastan vojon al Golgota, ni ĉiame devas vidi antaŭ ni
bildon
de kruco-portanta disĉipleco. La vojo donita al ni de la Sinjoro
varios. Por unuj estas alkoholismo, por aliaj – geedza perfido,
narkotaĵoj,
korpa aŭ mensa neperfekteco. Tiun ĉi liston oni povas daŭrigi,
dirante pri la sorto de ĉiu infano de Dio. Ĉiu el ni havas sian
propran krucon, kaj sian vojon por iĝi simila al la Sinjoro, kiu
alvokas nin.
Kiel
diris mia amiko Stiv Ĝonson: "Estas
procezo, sed ne rezulto". Aŭ kiel alia frato Ĝon Stibbs diris
al mi dum sia persona tragedio: "Estas la veturo, ne la fina
haltejo". Sendepende de tio, ĉu ĉesos via familiano drinki aŭ
ne, viaj agoj preparas vin por via ĉefa antaŭdestino – la Regno. Certe,
estas malfacile akcepti tion mense, ĉar ni vivas en la mondo, en kiu
oni
strebas havi feliĉon kaj plezurojn tie ĉi kaj jam nun. Ŝajnas,
ke Dio estas malproksime de ni. Sed penu kompreni la spiriton de
Manoaĥ,
kiu volis, ke Dio ĝuste en tiu momento sendu anĝelon al li por doni
konsilon rilate al lia filo Ŝimŝon. "Kaj la anĝelo de la Eternulo ne
montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ
konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo" (Juĝ 13:21), kaj ke Dio atentas pri ili. Tio rilatas ankaŭ al ni
kaj al aliaj homoj.
Jeremia
vidis sian amatan popolon, preskaŭ detruitajn pro iliaj
agoj kaj konvinkoj. Li komprenis, ke krom la graco de Dio, ili ĉiuj
estus konsumitaj.
Li dankis Dion: "Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute
pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis, sed ĉiumatene
ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. Mia parto estas la Eternulo,
diras mia animo; tial mi esperas al Li. La Eternulo estas bona por
tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin" (Plor 3:22-25).
ALDONO
1: LA DEK DU PAŝOJ
1.
Ni agnoskis, ke ni estas senfortaj en la batalo
kun alkoholismo, ke niaj vivoj ne plu estas regataj de ni.
2.
Ni komencis kredi, ke potenco pli granda ol ni, povas
resanigi nin.
3.
Ni faris decidon dediĉi niajn vivojn al
Dio, disponigi al Li niajn zorgojn.
4.
Ni esploris nin mem.
5.
Ni konfesis al Dio, al ni mem, kaj iu aliulo, la
precizan naturon de nia eraro.
6.
Ni estis pretaj, ke Dio forigu ĉion
malbonan en nia karaktero.
7.
Ni humile petis Lin forigi ĉiujn niajn malperfektaĵojn.
8.
Ni listigis ĉiujn homojn, al kiuj ni iam
ajn malutilis kaj fariĝis volonta kompensi ĉiujn.
9.
Ni faris rektan kompenson al tiuj homoj, krom se
tia faro malutilus al aliaj.
10. Ni daŭrigis esplori nin mem, kaj kiam
ni eraris, ni senprokraste konfesis.
10.
Ni celis pere de preĝoj kaj meditoj plibonigi
nian kontakton kun Dio, laŭ nia kompreno de Li, petante Lin nur pri scio
de Lia volo por ni, kaj pri povo tion efektivigi.
11.
Ricevinte spiritan sperton kiel la rezulton de
tiuj ĉi paŝoj, ni provis sciigi ĝin al alkoholuloj kaj praktiki
tiujn principojn en ĉiuj niaj aferoj.
ALDONO 2: KELKAJ KRISTANAJ FONTOJ
Ret-adreso por
korespondi kun aliaj kristanaj alkoholuloj kaj iliaj familianoj:
www.carelinks.net
info@carelinks.net
En Orienta Eŭropo consultejo en la
rusa kaj en la angla:
a.k 90, Riga 1007, Latvio;
p.o. Box 3034, South Croydon, Surrey, CR2 0ZA England
RIMARKOJ
(1)
Caroline Knapp, "The Glass Half Empty",
The New York Times Magazine (09.05.1999), p. 19.
(2)
Jean Kinney & Gwen Leaton, Loosening The
Grip: A Handbook Of Alcohol Information (S-Louis: Mosby, 1995) p. 21. Tio estas
tre valora fonto de statistiko kaj faktoj koncernaj al alkoholismo.
(3)
La ĉefa provo pravigi sintenon de alkoholo
mi renkontis en Peter Masters, Should Christians Drink? The Case For Total
Abstinence (London: Wakeman, 2001).
(4)
Jorge Valles, Social Drinking And Alcoholism
(Texas Alcohol And Narcotics Educations Council, 1965) p.14.
(5)
Darry Inaba & William Cohen, Physical And
Mental Effects Of Psychoactive Drugs (Ashland, OR: C.N.S.,1993), p.135.
(6)
Roy Hatfield, "Closet Alcoholics In The
Church”, Christianity Todey, 18 August 1981 p.28.
(7)
Pri tio skribis Andre Bustanoby, The Wrath Of
Grapes (Grand Rapids: Baker, 1987).
(8)
Jean Kinney & Gwen Leaton, Loosening The
Grip: A Handbook Of Alcohol Information (St Louis: Mosby, 1995), p.21
(9)
Por liberiĝi de alkoholismo legu la pruvojn
de frato Peter Bayliss en The Perlis Of Drug And Alcohol Abuse (Birmingham: Care Group Publications).
(10)
Paul Martin, The Healing Mind, 1997, p.157.
(11) K.M. Magruder "The
Association Of Alcoholism Mortality With Legal Availability Of Alcoholic
Beverages”, Alcohol And Drug Education, 1976