David – viro laŭ la koro de Dio

La Biblio donas multajn ekzemplojn, pri kiuj ni povas lerni kiel plaĉi al Dio. Ni legas pri elstaraj karakteroj, kiujn Dio aprobis pro ilia fido, multajn el kiuj oni mencias en Hebreoj 11. Iuj ricevis kvazaŭ titolojn:

- Dio nomis Abraham “Mia amato” (Jes.41:8)
- Moseo nomiĝis
“la servanto de la Eternulo” kaj “Mia sklavo” (Read.34:5; Nom.12:7)
- la anĝelo nomis Daniel
“homo agrabla al Dio” (Dan.9:23)

Sed eble la plej impresa ‘titolo’ estas tiu pri David, kiam Dio diris “Mi trovis Davidon ... viron laŭ Mia koro.” (La Agoj 13:22;1Sam.13:14) Kia homo meritus tian priskribon? Kia homo estis David, ke Dio tiel lin taksis?

Komence ni diru, ke certe tiu aprobo ne povas signifi, ke David estis senpeka. Ni bone scias kiel serioze li pekis en la afero de Bat-Ŝeba kaj Urija, en kiu li malobeis kelkajn el la Dek ordonoj – “Ne mortigu. Ne adultu. Ne ŝtelu ... Ne deziru ... la edzinon de via proksimulo ...” (Eliro 20). Kia do estas la koro – la karaktero, la mensa sinteno – de David kiu, malgraŭ ties peko, tamen tiom plaĉis al la Eternulo?

Ni unue renkontas lin kiam Dio sendis Samuelon por sanktolei lin (1Sam.16). Ĉu ni povas imagi kion David mem pensis pri tiu surpriza okazo? Iu juna viro povus tuj komenci agi iom fiere, sed ŝajnas, ke li nur reiris paŝti la ŝafojn kiel antaŭe, evidente kontenta lasi la estontecon en la manoj de Dio. Jen ni ekvidas, ke lia koro ne estas fiera.

La batalo kontraŭ Goljat montras pli pri lia karaktero (1Sam.17): li indignis, ke Goljat malhonoris “la milistaron de la vivanta Dio” (v.26) kaj kvankam li estis sufiĉe forta permane mortigi leonon kaj urson (evidente ne la malgranda ŝafisto-knabo de popularaj bildoj!), tamen li atribuis tiun kapablon tute al Dio (v.34-37). Li iris kontraŭ tiu giganto sen armilo, fidante sole al Dio. Ĉu iuj el ni havas tian fidon?

Dum la venontaj jaroj Saul fariĝis pli kaj pli mense nestabila en sia envio de David, strebante kelkajn fojojn mortigi lin, tamen David permesis nek sin, nek siajn sekvantojn fari ion kontraŭ Saul. Ĉiam li honoris lin kiel “la sanktoleita de la Eternulo” (1Sam.24:6). Ĉu ni povus tiel rezisti nian naturan emon repagi malbonon per malbono? Verŝajne ni ne mortigus iun, kiu minacus nin sed ĉu ni povus rezisti la tenton respondi per koleraj vortoj aŭ malica klaĉo?

Kiam David fine fariĝis reĝo li ne mortigis la familianojn de Saul, prenante al si ĉiujn iliajn havaĵojn, kiel estis la kutimo en tiuj tempoj. Tute male – malavide li serĉis iun el tiu familio al kiu li povus afable doni la bienon de Saul (2 Sam.9).

Fariĝinte firme establita en sia domo, David baldaŭ ekpensis, ke ne estas dece loĝi en “domo cedroligna” dum “la kesto de Dio restas inter tapiŝoj” (2 Sam.7), tial li proponis konstrui domon por Dio. Sed Dio tion malpermesis: “Ne vi konstruos por mi la domon ...” (1 Kron.17:4). Ĉu tio ŝokis aŭ ĉagrenigis lin? Kiel ni reagus se ni proponis fari ion por iu kaj tiu tion rifuzis? Ĉu ni indignus aŭ ofendiĝus? Tia reago estus natura, sed nun ni ekvidas la humilan, malavaran koron de David (1Kron.22:7-8). Anstataŭ ol ofendiĝinte li akceptis la decidon kaj tuj sin dediĉis fari tiom da preparado, kiom eblas por helpi al Salomono konstrui la domon (1 Kron.22:5).

Konstatinte la imitindan karakteron de David, vere ŝokas legi pri lia granda peko kontraŭ Bat-Ŝeba kaj Urija. Kial li tiel hontinde falis? Ĉu eble li iom sin dorlotis, ripozante ĉehejme anstataŭ ol deĵorante ĉe sia armeo? (2 Sam.11:1) Tamen la vera karaktero povas montriĝi en la plej ĝenaj travivoj. Ŝajnas, ke en tiu okazo David tiel sufokis sian konsciencon, ke li ne agnoskis la pekon, ĉar li poste skribis “ ... kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis de mia ĉiutaga ploregado ...” sed kiam “... mian pekon mi konfesis ... Vi deprenis la kulpon de mia peko.” Tiam li povis diri “Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.” (Ps.32:1-5) Se ankaŭ Psalmo 38 temas pri tiu afero ŝajnas, ke David tre malsanis. Tamen Psalmo 51 malkaŝas lian veran koron:

“ ... purigu min ... antaŭ Vi sola mi pekis ... senpekigu min ... lavu min .. koron puran kreu en mi ... ne forpuŝu min de Via vizaĝo ... liberigu min de sango ...” Kiam li fine agnoskis sian pekon li tute sincere pentis, tial Dio povis lin pardoni: “ La Eternulo forigis vian pekon ...” (2 Sam.12:13).

Ni scias, ke David vere kredis al tiu pardono – “Feliĉa estas tiu ...” – kaj tio estas por ni kuraĝiga. Se Dio tiel volonte pardonis tian seriozan pekon pro la sincera, elkora pento, certe ni povas ricevi pardonon se niaj koroj estas simile sinceraj. Povas esti malfacila tamen, akcepti pardonon; ni ofte ne povas sin pardoni, ĉu? Ni do estu kuraĝigitaj per la ekzemplo de David, kaj estu feliĉaj, ke Dio ja pardonas – eĉ tute forviŝas, niajn pekojn.

Kvankam la ŝarĝon de tiu peko Dio forigis, tamen estis sekvoj. Dio avertis lin pri tio: “ ... ne malaperis el via domo la glavo eterne .. mi venigos sur vin malbonon el via domo ... la filo ... mortos ...” (2 Sam.12:7-23), kaj tio okazis. David perdis ne nur la bebon de Bat-Ŝeba, sed ankaŭ pluan tri filojn, Amnon, Abŝalom kaj Adonija, laŭ la juĝo, kiun li mem decidis (2 Sam.12:6). Kiam tiuj el liaj filoj agis malbone, eĉ kiam Abŝalom ribelis kaj faris sin reĝo, ŝajnis, ke David pro sia propra fikonduto sentis ke li jam perdis la aŭtoritaton puni ilin. Li humile akceptis ĉion, havante zorgon nur, ke la popolo ne suferu, kaj li lasis la aferon al Dio (2 Sam.15:14, 25-26; 16:10).

En ĉio tio ni vidas kiel la karaktero do David evoluis pro tio, ke li lernis per siaj eraroj. Kiam li estis juna li emis tuj reagi, ekz. kontraŭ Nabal, ĝis la saĝeco de Abigail haltigis lin (1Sam 25). Post lia peko li humiliĝas kaj lasis venĝon en la manoj de Dio (Read. 32:35).

Kiel reĝo David montris fortan senson de respondeco al la popolo. En la afero kiam li kalkulis la popolon lia ĉefa ĉagreno estis, ke la popolo suferos, tiel li, kiel Moseo, proponis preni al si la punon: “Jen mi pekis ... sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Via mano estu sur mi ...” (2 Sam.24:17; El. 32:31-32).

Kiam Dio elektis Davidon kiel la venonta reĝo de Izraelo li diris al Samuel, ke li ne rigardu la aspekton de homo, ĉar “... la Eternulo rigardas en la koron.” (1Sam.16:7). Jesuo klarigis tion dirante “... tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro ... malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastoj ...” (Mt.15:15-20). Kia tragedio se David, el kies koro iris precize tiuj agoj, ne estus tutkore pentinta! Fakte pro tiuj pekoj li meritis mortpunon, kaj li atingis sufiĉe spiritan komprenon agnoski, ke ne estas ia ajn buĉofero, kiu povas forpreni tiujn pekojn (Ps.51:16-17). Simile Miĥa tion konfesis (Miĥa 6:7). Psalmo 139 montras klare la mensa sinteno de David.

Por ni estas same; ni mem ne povas fari ion ajn forviŝi niajn pekojn, sed ni danku al Dio ke, se niaj koroj estas kiel tio de David, se ni fidas, honoras la Eternulon, estas malavidaj, zorgas pri aliuloj kaj sincere pentas, ankaŭ ni ricevos pardonon. Dio donis al ni Jesuon, tiu, kiu kvankam tentita neniam pekis, por ke en li ni povas esti ‘pravigitaj per fido’ (Gal.2:16). Certe David havis fidon en tiu pardono; ankaŭ ni fidu, dankante al Dio, ke ni povas esti tiel liberigitaj.